Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

IJK 2009 - aligxperiodo gxis la 30-a de aprilo

Expand Messages
  • Łukasz Żebrowski - LukiZ
    Saluton karaj! Mi memorigas ke la dauxranta favorpreza aligxperiodo finigxas la 30-an de aprilo, do valoras rapide aligxi cxe http://tejo.org/ijk/ Ni dauxre
    Message 1 of 1 , Apr 24, 2009
    • 0 Attachment
      Saluton karaj!

      Mi memorigas ke la dauxranta favorpreza aligxperiodo finigxas la 30-an
      de aprilo, do valoras rapide aligxi cxe http://tejo.org/ijk/

      Ni dauxre sercxas kontribuojn por la programo. Tio rilatas cxefe al la
      tema programo, tamen aliaj kontribuoj ankaux bonvenas. Temo de la IJK
      estas Liberec' (samkiel la cxehxa urbo, kie IJK okazos). Se vi volus iel
      kontribui al la tema programo, sed ne gxis fino scias kiel, vi povas
      inspirigxi dank' al cxi-suba listo de aspektoj de libereco:
      - religia/spirita libereco (iom mankas al ni kontribuoj de
      eksterkristianismaj religioj aux filozofiaj sistemoj)
      - ekonomia libereco (kaj ekzemple gxiaj aspektoj dum financa krizo)
      - politika libereco (demokratio, anarkio ktp.)
      - persona libereco
      - libereco de grupigxo
      - libereco de edukado
      - libereco de amaskomunikiloj
      - libereco de pensado
      - libereco de parolado
      - seksa libereco
      - libera programaro
      Kontribuproponojn bonvolu enskribi dum aligxado (se vi ankoraux ne
      aligxis) aux sendi al ijk.programo@...

      Krome, se vi dezitus ekzamenigxi pri Esperanto je nivelo B2 aux C1
      (okazigo de B1-ekzameno apenaux realas pro manko de interesigxantoj),
      bonvolu lauxeble plej rapide skribi al ijk.ekzamenoj@..., cxar
      dauxre mankas al ni kelkaj homoj por okazigi ekzamenojn.

      Amike,
      LukiZ


      ----------------------------------------------------------------------
      Kawalerka od 69 tys. zl.
      Sprawdz atrakcyjne oferty >>> http://link.interia.pl/f2132
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.