Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

La Kontrauxdiro Valadolida (la Controverse de Valladolid)

Expand Messages
  • jmjsenlime
    Franca telefilmo (1991). Historia. Dauxro : 1h30. Kun Jean-Louis Trintignant, Jean-Pierre Marielle, Jean Carmet… Realigita de Jean-Daniel Verhaeghe laux
    Message 1 of 1 , Nov 28, 2004
    • 0 Attachment
      Franca telefilmo (1991). Historia. Dauxro : 1h30.
      Kun Jean-Louis Trintignant, Jean-Pierre Marielle, Jean Carmet…
      Realigita de Jean-Daniel Verhaeghe
      laux originala scenaro de Jean-Claude Carrière.

      Disvidiga dato : 1992

      Cxu la indianoj de la nova mondo havas animon ? Tio estas la temo de
      la kontrauxdiro kiu kontrauxmetis en 1550 en Valladolid, cxefurbo de
      Hispanio, la kanoniko-filozofo Sepulveda kaj la fama dominikano Las
      Casas, arda protektanto de la indianoj. Cxu ili estas reacxetitaj
      per la sango de la Kristo aux cxu ili denaske sklavas ?
      Antaux la legato de la Papo, reprezentanto de Karlo-la-Kvina kaj
      tuta cxeestantaro, la du kontrauxuloj alfrontas unu la alian. Por
      konfirmi aux malkonfirmi iliajn deklarojn, la legato venigis el la
      Novaj Teroj plurajn indigxenojn : oni povos observi cxu ili jes aux
      ne spertas homajn sentojn. Flamigxema kontrauxdiro, profunda,
      baroka, antauxaverta.
      El la decido alprenita dependos, por jarcentoj, la destino de
      dekmilionoj da homoj, sed ne nepre tiuj pri kiuj oni pensas.

      Historia kaj anakronisma proceso kiu tamen nuntempe konservas sian
      tutan aktualecon.

      «7 D'OR» [ORA 7] en 1991 por la plej bona telefilmo, la
      plej bona
      realiginto, la plej bona auxtoro kaj la plej bona aktoro !

      DVD-Video (PAL-Regiono 2-franclingva) disponebla che Amazon.fr
      (13,21 EUR), k.t.p.

      Esperanto-subtitoloj en la "Files" de la yahoogroup pri "Subtitoloj".

      N-B: tiu telefilmo pri teatrajxo enhavas multajn (richajn kaj
      precizajn) dialogojn kiujn mi intence tradukis suficxe (ecx iom
      tro?) fidele. Pro tio ilia legado estas suficxe laciga - sed
      ricxiga - ekzerco.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.