Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KIO ESTAS BONA JE GXI? (Parto 2)

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, Je la Sankta Vendredo, mi komencis serian studon de la pekliberiga morto de Jesuo Kristo kiu igis la tagon bona tago por kristanoj kaj iu ajn kiu
    Message 1 of 1 , Apr 3, 2005
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      Je la Sankta Vendredo, mi komencis serian studon de la pekliberiga morto de Jesuo Kristo kiu igis la tagon bona tago por kristanoj kaj iu ajn kiu akceptas Jesuon Kriston kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron. En cxi tiu parto, mi diskutos unu el la efektivigoj de la morto - elacxeto.
      KIO ESTAS BONA JE GXI? (Parto 2)
      (ELACXETO)
       
      "[Jesuo Kristo] donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj" (Tito 2:14).
      Elacxeto estas la savo el ia malbono au servuto per pago de liberiga prezo. La originala uzo de la vorto estis por la ago de acxeto de militkaptitoj el ilia kaptiteco. En la legxo de la Malnova Testamento, la posedanto de dangxera besto povus esti ekzekutita se la besto vundus per la kornoj iun gxis morto, sed li povus elacxeti sian vivon per pago de liberiga prezo. Cxiuj vortoj uzitaj por elacxeto en la Sankta Biblio havas la ideon de pago de prezo de io. La fundamenta ideo de elacxeto estas liberigo per pago de prezo - multekosta prezo!
      Ekzemplo de elacxeto en la Malnova Testamento estas la parenco-elacxetanto kiu povus elacxeti bienon, posedajxon, edzinon, infanojn, ktp. Tamen, antau ol li povus fari cxi tion, li devas esti kapabla plenumi la postulojn: (a) esti parenco (Levidoj 25:48,49; Rut 3:12-13); (b) esti kapabla efektivigi elacxeton (Jeremia 50:34); (c) esti volonta elacxeti (Rut 3:13); kaj cx) agu (kp. Rut 4). Jesuo Kristo plenumis cxi tiujn postulojn! Li estis nia parenco per Sia partopreno en sango kaj karno (Hebreoj 2:14-16; 4:15); Li estis kapabla elacxeti nin (Efesanoj 3:20; 2 Timoteo 1:12; Hebreoj 2:18; 7:25; Judas 24); Li estis volonta elacxeti nin (Johano 10:17-18, Hebreoj 10:4-10); kaj Li ja elacxetis (kaj elacxetas) nin (1 Timoteo. 1:15; Hebreoj 9:26-28; Apokalipso 1:5).
      El la eltirajxoj de la Sankta Biblio supre, oni eltrovas ke la acxeta prezo de nia elacxeto estas la altevalora sango de Jesuo Kristo (vidu ankau: Galatoj 3:13; Efesanoj 1:7; Kolosanoj 1:10-14; Hebreoj 9:12, 15; 1 Petro 1:18-19). Oni notu ke cxi tiu prezo NE esti pagita al Satano; gxi estis pagita al Dio.
      Ni estas elacxetitaj de: (a) cxiu peko (Psalmo 130:8; Tito 2:14); (b) la malbeno kaj servuto de la Legxo (Galatoj 3:13; 4:15); (c) la potenco de peko (Romanoj 6:18-22); cx) la vanta vivmaniero (1 Petro 1:18); (d) cxiuj problemo, aflikto kaj mizero (Psalmo 25:22; 1 Regxoj 1:29; 2 Samuel 4:9); (e) malico kaj krimo (Psalmo 72:14); (f) detruo  (Psalmo 103:4); (g) morto (Ijob 5:20; Hosxea 13:14); kaj (gx) la mano de la malamiko (Psalmoj 106:10; 107:2; 136:24; Jeremia 15:21; Mihxa 4:10).
      La rezultoj de elacxeto estas: (a) gxi alportas pravigitecon (Romanoj 3:24); (b) gxi donas pardonon de pekoj (Efesanoj 1:7; Kolosanoj 1:14); (c) gxi preparas por la filadopto (Galatoj 4:4,5; Romanoj 8:23); (cx) gxi purigas popolon Dio-poseditan, fervoran pri bonaj faroj (2 Samuel 7:23; Tito 2:14; 1 Petro 2:9); (d) gxi igas nin posedajxo de Dio, ne nia (Jesaja 43:1; 1 Korintanoj 6:19,20); (e) gxi ebligas nin kanti novan kanton, kanton de elacxeto (Apokalipso 5:9); kaj (f) gxi savas ni [nin] de timo (Jesaja 41:10-14; 43:1). Aldone al tioj elacxeto alportas: sanktigon (Tito 2:14), venkon kontrau Satano (Kolosanoj 2:14-15), kaj eternan gloron (Hebreoj 9:12).
      Elacxeto, gxuste komprenita, kovras tri regnojn - estinto, estanto kaj estonto. La unua aspekto ripozas senmoveble sur la finita laboro de Kristo, la dua formas parton de nia cxiutagaj spertoj sub la pacienca konduko kaj provo de la Sankta Spirito, la tria celas tion, kion Kristo promesis al ni je Sia reveno.
      Venontsemajne, mi daurigos klarigi la duan efektivigon kiu igis la tagon bona tago por kristanoj kaj iu ajn kiu akceptas Jesuon Kriston kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron. Gxis.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
      PS
      Sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu seria studo rekte al mi au kopiu min cxe spiritualdigest@... au spiritualdigest@.... Dio benu vin!!!


      Yahoo! Messenger
      Show us what our next emoticon should look like. Join the fun.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.