Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KIO ESTAS BONA JE GXI? (Parto 1)

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, Pro la temo de cxi tiu mesagxo, mi sendu la Spiritan Nutrajxon por la venonta semajno hodiau anstatau la dimancxo kiam mi kutime sendas la
    Message 1 of 1 , Mar 25, 2005
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      Pro la temo de cxi tiu mesagxo, mi sendu la "Spiritan Nutrajxon" por la venonta semajno hodiau anstatau la dimancxo kiam mi kutime sendas la semajnajn predikojn. Mi partigis la mesagxon (efektive studon de LA PEKLIBERIGA MORTO DE JESUO KRISTO). La sekvaj partoj estos senditaj je la venontaj semajnoj.
      KIO ESTAS BONA JE GXI? (Parto 1)
      (LA PEKLIBERIGA MORTO DE JESUO KRISTO)
      "Kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro" (1 Korintanoj 2:8).
      Mi audis iun islaman predikanton iutage akuzanta la kristanojn: "Ili nomas la tagon 'La Sankta Vendredo.' Kio estas bona je gxi? Kio estas bona je la tago dum kiu oni krucumis ilian Savanton? Kio estas celebrinda je gxi?" ["La Sankta Vendredo" en la angla estas "The Good Friday" t.e "La Bona Vendredo."] Mi subridis. Kio estas bona je la Sankta Vendredo? Kial kristanoj celebras tian "teruran" tagon - tagon dum kiu nia Savanto estis jugxita, kondamnita al morto per krucumado, skurgxita, molestita, krucumita kruele, kaj mortis? Nekristanoj eble ne scias, sed cxiu kristano scias tion kio estas bona je gxi. Se Satano kaj liaj kohortoj scius ke la tago farigxos bona tago por la kristanoj kaj iu ajn kiu akceptas Jesuon Kriston kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron, ili farus cxion eblan por preventi la eventon de tago de okazo.
      Kio estas bona je La Sankta Vendredo? Kio estas la signifo de la morto de Jesuo Kristo sur la kruco? Cxi tio kondukos nin al la celo de la unua veno de Jesuo Kristo al la mondo: por SAVI homojn el ilia PEKO (Mateo 1:21; Johano 1:20; Agoj 3:26; 1 Timoteo 1:15; 1 Johano 3:5, 8; 4:9, 10). Jesuo Kristo efektivigis cxi tion per Sia morto je la kruco (Romanoj 5:6,8; Hebreoj 2:14-15; 10:5-10). La pekliberiga morto de Jesuo Kristo rilatas al niaj pekoj (elacxeto); gxi estas cele al Dio (pacigo), kaj samtempe cele al homoj (repacigo).
      Venontsemajne, mi dauxrigas klarigi unuope cxi tiujn efektivigojn kiuj igis la tagon bona tago por kristanoj kaj iu ajn kiu akceptas Jesuon Kriston kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron. Gxis!
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
      PS
      Sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu seria studo rekte al mi au kopiu min cxe spiritualdigest@... au spiritualdigest@.... Dio benu vin!!!


      Do you Yahoo!?
      Yahoo! Small Business - Try our new resources site!
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.