Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

CXU VI ESTAS STRUTO?

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, CXU VI ESTAS STRUTO? La flugilo de struto levigxas gaje, simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro; Cxar gxi lasas sur la tero siajn ovojn
    Message 1 of 1 , Feb 6, 2005
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      CXU VI ESTAS STRUTO?
      "La flugilo de struto levigxas gaje, simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro; Cxar gxi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo; Gxi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovagxa besto povas ilin disbati" (Ijob 39:13-15).
      La Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento difinas strutojn kiel "�grandaj, primitivaj birdoj senkarinaj, kun longaj kolo kaj kruroj, kun nur du piedfingroj sur cxiu piedo, nekapabla flugi, sed tre rapidkura, vivanta en dezertoj kaj sur stepoj en Afriko." Tamen, gxi estas la plej malsagxa el cxiuj birdoj. La Sankta Biblio atestas cxi tion priskribante kelkajn el gxiaj trajtoj (Job 39:13-18).
      Multaj homoj estas kiel la birdo. Ili opinias sin sagxaj. Neniu alia persono estas tiel sagxa kiel ili. Ili apenau cedas la korektojn de aliaj. Multakaze, ili malsagxe difektas sin kaj aliaj cxe ili per iliaj sxajne "sagxecaj" agoj. Tiaj homoj eble posedas la forton, rimedojn kaj la influon agi, sed mankas al ili la sagxeco agi sukcese. Estus pli bone se tiaj homoj jungus sian grandecon kun la sagxeco de aliaj por farigi deziritajn rezultojn. Salmono konfirmis cxi tion: "Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas axudaskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj. Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono" (Predikanto 9:16-18).
      La supre citita vortaro poste apilikas sian difinon figurasence al persono "rifuzanta konstati la realajxon malfavoran." Tiaj homoj apenau konstatas realajxon ecx se gxi estas favora pri iliaj situacioj. Oni ne surprizu ke estas kalkaj homoj kiuj scias ke Jesuo Kristo estas la UNUNURA vojo al savo (Johano 1:11-13; 14:6-7; Agoj 4:12) sed rifuzas akcepti Lin.
      Pensu pri vi mem. Cxu vi estas struto?
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      Do you Yahoo!?
      All your favorites on one personal page � Try My Yahoo!
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.