Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

SE VI NE PENTOS

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, SE VI NE PENTOS Kaj cxeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferajxoj. Kaj
    Message 1 of 1 , Jan 16, 2005
      Estimataj,

      SE VI NE PENTOS

      "Kaj cxeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj
      Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferajxoj. Kaj
      responde li diris al ili: Cxu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis
      pekuloj pli ol cxiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis? Mi
      diras al vi: Neniel; sed se vi
      ne pentos, vi cxiuj tiel same pereos. Au pri tiuj dek ok, sur kiujn
      falis la turo en Sxiloahx kaj ilin mortigis, cxu vi pensas, ke ili
      estis pekuloj pli ol cxiuj homoj, kiuj logxis en Jerusalem? Neniel,
      mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi cxiuj ankau pereos" (Luko
      13:1-5).

      Je 26-a de decembro, 2004, hinda oceana tertremo ekagigis seriojn de
      cunamo pereigante senprecendencan detruegon sur cxirkau 10 nacioj.
      Cxi tiuj katastrofaj ondoj kiuj svingis trans la Hinda Oceano
      mortigis la vivojn de pli ol 155,000 homoj, kaj farigis milionoj da
      homoj senhejme dum la numbro de mankantaj homoj estas nesciata.

      Mi ricevis interesigan retleteracxon je 28-a de decembro, 2004 kun la
      temo angle, "Tsunami StrikeForce...and the death toll is 22,000, they
      are mostly…" (esperante: "Cumana triko-Forto…kaj la mortosumo estas
      22,000, ili estas cxefe…"). La retletero legis inter alia
      angle: "22,000 DEAD...do you want to know the breakdown? 80% Hindu,
      10% Buddhists, 9% Christians, 1% Muslims.… Those muslims that died
      were the sinful muslims." (esperante: "22,000 MORTINTAJ...cxu vi
      volas scii la analizon? 80% Hinduoj, 10% Buddhistoj, 9% Kristanoj, 1%
      Islamanoj.… Tiuj islamanoj kiuj mortis estis pekintaj islamanoj"). Mi
      ne interesas pri la statistiko, sed la lasta frazo. Lau mi, la
      sendinto de la retletero opinias ke tiuj kiuj pereis en la detruego
      estis pekuloj, precipe la Islamanoj!

      Ne gravas la religioj de la viktimoj de la katastrofo, cxu ili mortis
      pro iliaj pekoj au nejusteco? Cxu ni kiuj estas vivaj hodiau estas
      senpekaj sanktuloj, au pli justaj ol ili? Kio ni volas diri pri la
      mankantaj homoj kaj precipe la delokigxitaj homoj en tiuj nacioj? Cxu
      la fakto ke cxi tiuj homoj venis al subita kaj perforta morto estas
      provo ke ili estis precipe malvirtaj? Nepre ne!

      Dum mi pensis pri la aserto de la sendinto, mi rememoris la vortojn
      de Jesuo Kristo amplekse cititajn supre - "…sed se vi ne pentos, vi
      cxiuj tiel same pereos." Kelkaj homoj venis al Li por diri al Li pri
      la katastrofo kiu okazis al kelkaj homoj, sajne por provi al Li ke
      ili estis pli jutaj ol tiuj homoj kiuj estis mortigitaj neatendite.
      Tamen, Jesuo Kristo uzis la oportunon alvoki ili al pento, alie ili
      ankau spertus similan sorton. Li ecx iris plue citinte alian
      ekzemplon de katastrofo kiu okazis al aliaj homoj en Jerusalemo.

      Tio pri kio Jesuo Kristo temis, kio estas apikita al ni hodiau,
      estas: Ni ne devas esti severaj en niaj malaproboj de tiuj kiuj estas
      pli afliktitaj ol iliaj najbaroj. Ne gravas tio kio okazis al aliaj,
      ni unue pensu pri "ni mem" anstataux pri "aliaj;" kaj kiam ni audas
      pri ia katastrofo okazinta al aliaj, ni rememoru ke ni ankau ne estas
      imunaj de gxi, anstatau, ni rememoru ke gxi estas rimero de alvokante
      nin pli alproskimu al Dio. Nur Dio povas absolute protekti de
      dangxero. Tamen, se ni ne pentos kaj alturnos al Li, kaj akceptos
      Jesuon Kriston kiel nian personan Savinton kaj Sinjoron, ni ne estus
      savitaj de la fina katastrofo kiu okazos al cxi tiu mondo kaj cxiuj
      kiuj ne venas al Lin.

      Mi konkludu per cxi tiuj vortoj de Salmono, "Cxar ecx ne scias la
      homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel
      birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo
      malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite" (Predikanto 9:12).

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.