Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

PREGXA PSALMO POR LA NOVJARO

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, PREGXA PSALMO POR LA NOVJARO Dum ni deziras al vi felicxan novjaron (2005), ni adaptu Psalmon 23 kiel pregxon por vi en la novjaro: La Eternulo
    Message 1 of 1 , Jan 1, 2005
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      PREGXA PSALMO POR LA NOVJARO

      Dum ni deziras al vi felicxan novjaron (2005), ni adaptu Psalmon 23
      kiel pregxon por vi en la novjaro:

      La Eternulo estos via pasxtisto cxi-novjare; vi ne havos mankon de
      io ajn kio estas bona. Dio ripozigos vin sur verdaj herbejoj, kaj
      apud trankvilaj akvoj Li kondukos vin. Li restabiligos vin en cxiuj
      viaj klopodoj. Li faros vin esti virta pro Sia nomo. Ecx kvankam,
      kiam vi iros tra multaj dangxeraj vojoj, vi ne timos nenian
      malbonon, cxar vi cxiam spertos Lian cxeeston. Li trankviligos vin
      cxiam. La Eternulo surprizigos vin per Siaj boneco kaj provizo antau
      viaj malamikoj kaj ecx viaj amikoj. Li altigos vin al alta pozicio.
      Li abunde benos vin. La bono, favoro, amo kaj graco de Dio sekvos
      vin en la dauxro de cxi tiu novjaro kaj poste. Via placxo estos la
      cxeesto de la Eternulo eterne. Amen.

      Denove, felicxan novjaron!

      Je la servo de Dio,

      Pastoro & S-ino Bayo Afolaranmi,
      Baptist Building, Oke Bola,
      PMB 5113, Ibadan 200001, Nigeria.
      +234 805 515 9591
      http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.