Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

SEMI FIDELE PER PREGXADO

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, SEMI FIDELE PER PREGXADO La plej granda tasko kiun Jesuo Kristo donis al cxiu Kristano estas semi la semon de la evangelio en la vivoj de
    Message 1 of 1 , Nov 28, 2004
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      SEMI FIDELE PER PREGXADO

      La plej granda tasko kiun Jesuo Kristo donis al cxiu Kristano estas semi la
      semon de la evangelio en la vivoj de nekredantoj (Mateo 28:19-20). Oni devas
      fari cxi tiun taskon fidele en multaj rimedoj. Unu el la rimedoj estas
      PREGXADO. Oni ne troemfazas la gravecon de pregxado por iu Kristano. Por
      semi la semon de la evangelio fidele, ni bezonas pregxon. La plej bona
      rimedo kiu ni povas subteni mission estas pregxi por misio kaj la misiistoj.
      En Romanoj 10:1, la misia prizorgo de Paulo estas vidita je lia pregxo al
      Dio. Ni ankau devas havi tian prizorgon kaj gxi devas esti sencxesa
      (Efesanoj 1:16).

      Ni povas pregxi por multaj homoj kaj aferoj en kaj pri misio. Ni povas
      pregxi por la misiistoj en la misiaj lokoj kaj tiuj kiuj planas iri. Ni
      devas pregxi ke Dio tusxu la korojn de multaj homoj por ke ili estu pretaj
      farigxi fidelaj semantoj de la semo de la evangelio. Multaj animoj volas ke
      oni semu la semon en ili, sed "kiel ili audos sen predikanto?" (Romanoj
      10:14). Pregxu ke multaj homoj farigxu portempaj kaj/au plentempaj misiistoj
      por atingi la perditajn animojn.

      La registaro de aparta lando ludas gravan rolon en siaj agadoj en la lando.
      Danku Dion pro registraroj kiuj estas favoraj al misio. Pregxu ke la aliaj
      kiuj estas malamikemaj al la semado de semo de evangelio malfermu siajn
      pordojn por ke la semo estu semita libere en tiuj landoj. Ni devas pregxi
      por estraro ke ili povu konservi pacon kaj ordon por ke la evangelia semo
      kresku lau la modelo kaj volo de Dio.

      Cxar mono estas granda faktoro en semado de la evangelio, ni pregxu ke Dio
      levigu homojn kiuj estos fidelaj en donado por misio (Filipianoj 4:15).
      Pregxu ke vi mem estu fidela je cxi tio. Pregxu ankau ke cxi tiuj monajxoj
      estu gxuste uzitaj al la gloro de Dio semante la semon de evangelio fidele
      inter la nekredantoj.

      Ni devas pregxi por la nekredantoj ke ili malfermu siajn korojn al la
      evangelio kaj lasu la semon de la evangelio esti semita je la bona tero de
      iliaj koroj (Mateo 13:7).

      Semi la semon de evangelio estas spirita milito. Cxi tiu milito "estas ne
      kontrau sango kaj karno, sed kontrau regantoj, kontrau autoritatoj, kontrau
      mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontrau la spiritaroj de malbono en la
      cxielejoj" (Efesanaj 6:12). La armiloj kiujn ni uzas batali cxi tiun militon
      ne estas armiloj mondaj; ili estas fidelaj pregxadoj kiuj estas "potencaj
      antau Dio por la dejxetado de fortikajxoj; dejxetante diskutojn, kaj cxian
      altajxon levatan kontrau la scio konforma al Dio�" (2 Korintanoj 10:4-5).

      Jesuo Kristo deklaris ke krom homoj vidas signojn kaj mirindajxojn, ili tute
      ne kredos je la evangelio (Johano 4: 48). Ni pregxu por signoj kaj
      mirindajxoj por helpi al la gxermado kaj kreskado de la semo kiu estis
      semita en vivojn de la nekredantoj.

      Pregxu por misiaj agentejoj kiel ili organizas, kunordigas, kaj partoprenas
      en la semado de la semo de la evangelio, ke ili faru cxi tiojn fidele.

      Multaj homoj plendas ke mankas al ili la tempon partopreni en misiaj agadoj
      kaj ke ili ne havas la monrimedojn subteni mision. Tamen, cxi tiuj homoj
      povas fidele semi la semon de la evangelio per pregxo. Vi eble estas unu el
      cxi tiuj homoj. Via fidela pregxado faros multe. Cxu vi estas preta semi
      fidele per pregxado?

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      _________________________________________________________________
      Express yourself instantly with MSN Messenger! Download today it's FREE!
      http://messenger.msn.click-url.com/go/onm00200471ave/direct/01/
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.