Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 7)

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 7) MI ESTAS LA VOJO KAJ LA VERO KAJ LA VIVO (Johano 14: 1-7) ENKONDUKO La sepa parto de nia studo de la granda MI
    Message 1 of 1 , Sep 19, 2004
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 7)
      MI ESTAS LA VOJO KAJ LA VERO KAJ LA VIVO
      (Johano 14: 1-7)

      ENKONDUKO
      La sepa parto de nia studo de la granda "MI ESTAS-dirajxoj" de nia Sinjoro
      Jesuo Kristo estas tre fundamenta kaj esenca al nia Kristana kredo cxar gxi
      prezentas Jesuon Kriston kiel la ununuran vojon al cxielo. Gxi estas unu el
      la du "MI ESTAS-dirajxoj" alparolitaj al la disxciploj ekskluzive dum la
      lasta vespermangxo de Jesuo Kristo en la supra cxambro. Cxi tiu unua dirajxo
      temas pri kvar grandaj lecionoj:

      LA GRANDA KONSILO (VERSO 1)
      Kelkaj eventoj kiujn Jesuo Kristo antaudiris malkuragxgis la discxiplojn:
      i. Li foriris (Johano 7:34; 8:21; 12:8, 35; 13:33);
      ii. Li mortos (Johano 12:32-33);
      iii. Unu el ili estas perfidanto (Johano 13:21)
      iv. Satano agis kontrau cxiuj el ili (Luko 22:31-32)
      v. Petro malkonfesos Lin trifoje (Johano 13:38); kaj
      vi. Ili cxiuj ofendigxos pro Li (Mateo 26:31).
      Tamen, Jesuo Kristo konsilis al ili fidi al Li. Li konsilis al ili esti
      viroj de kuragxo kaj fidi al Dio, ne homo (vidu: Jeremia 17:5-8). Fido estas
      la granda kontrauveneno por afliktita koro.

      LA GRANDA PROMESO (VERSOJ 2-3)
      Jesuo Kristo atestis la realecon de cxielo kie Li estis ironta prepari lokon
      por la disxciploj (kiel same por aliaj kredantoj), kaj reveni por preni
      ilin. Cxi tiu granda promeso estas la Ekstazo de la sanktuloj (1 Tesalonanoj
      4:13-18). La rekompenco de kristana servo en la estonto estas kuragxigo por
      la discxiploj kaj ecx kredantoj nuntempe persisti en afliktoj de kredo.

      LA GRANDA DEMANDO (VERSOJ 4-5)
      Jesuo Kristo supozis ke Liaj disxciploj sciis la vojon. Tiutempe, ili ne
      konis Jesuon Kriston kiel la ununuran vojon al cxielo malgrau Liaj instruoj
      pri Si preskau tri jarojn. Tamen, estis viro inter la disxciploj nomita
      Tomaso. Li estas ofte konata kiel dubinto, sed li estis viro de sindoneco,
      viro de kuragxigxo, kaj sincera viro. Lia sincereco okazigis la grandan
      demandon en verso 5. la aliaj disxiploj ne sciis la respondon (vidu: Johano
      13: 36); ili nur sekvis Jesuon Kriston. Ili povis sciis cxi tion post la
      morto kaj relevigxo de Jesuo Kristo. Ne trompu vin; cxu vi reale scias cxi
      tiun fakton?

      LA GRANDA REVELACIO (VERSOJ 6-7)
      La sincereco de Tomaso donis al ni grandan revelacion (versoj 5-6) (komparu
      Johanon 20:29 kie lia dubo farigxis beno por ni). La granda revelacio estas
      la respondo de Jesuo al la demando de Tomaso: MI ESTAS LA VOJO KAJ LA VERO
      KAJ LA VIVO. Jesuo Kristo estasla vojo al Dio (verso 6b, vidu: 10: 9). Li ne
      estas unu el multaj vojoj, sed UNUNURA Vojo (vidu: Agoj 4:12; Hebreoj
      10:19-20). Cxi tio farigas kristanecon ekskluziva religio. Gxi faras gxin
      esti unika. Jesuo Kristo estas la Vojo cxar Li estas la Vero kaj Vivo. Alia
      ebla traduko de cxi tiu dirajxo estas: MI ESTAS LA VERA VIVA VOJO. Cxiuj
      aliaj vojoj estas falsaj kaj kondukos al eterna morto en infero. Jesuo
      Kristo kiel la Vero (tio kio estas vera, reala, kaj aktuala) faras la vojon
      fidinda kaj neerarema (vidu: Johano 1:14; 8:32, 36; Efesanoj 4:20-21). Li
      estas vivo cxar Li grace donas eternan vivon - senlime altan kvaliton de
      vivo en viva kuneco kun Dio, kaj nune kaj eterne - al cxiu kiu kredas je Li
      (vidu: Johano 1:4; 3:15, 16; 10:10, 28). Alia revelacio estis aldonita en
      verso 7: Iu ajn kiu konas Lin same konos Dion. alivorte, iu ajn kiu ne
      akceptas Lin ne konas Dion. Neniu povas postuli ke li konas au adoras Dion
      sen unue koni Jesuon Kriston. Cxi tiu "kono" transcendas faktan konon pri
      Jesuo Kristo. Gxi estas la daura sperta kono de Li (vidu: Filipianoj 3:10).
      Cxu vi konas Lin?

      KONKLUDO
      Kio afliktas vian koron? Ne fidu al la cxiam-sxangxanta cirkumstanco au
      sento, sed fidu al la eterna promeso de Dio. Fidu al Dio kaj al Jesuo
      Kristo. Li jam preparadas lokon por ni en la cxielo. Cxu vi iros kun Li dum
      Li venos preni Siajn proprulojn? Cxu vi trompas vin estante religia sen koni
      Jesuon Kriston - la ununuran veran vivan Vojon? Vi ne povas eniri la cxielon
      sen Li. Akceptu Lin hodiau kiel vian Vojon al cxielo.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      PS
      Memoru sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu seria komentaria
      studo rekte al mi cxe spiritualdigest@... aux
      spiritualdigest@.... Dio benu vin!!!

      _________________________________________________________________
      The new MSN 8: smart spam protection and 2 months FREE*
      http://join.msn.com/?page=features/junkmail
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.