Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 5)

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 5) MI ESTAS LA BONA PASXTISTO (Johano 10: 11-21) ENKONDUKO La studo de la largxa teksto (Johano 10:1-21), kiu estas
    Message 1 of 1 , Sep 5, 2004
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 5)
      MI ESTAS LA BONA PASXTISTO
      (Johano 10: 11-21)

      ENKONDUKO
      La studo de la largxa teksto (Johano 10:1-21), kiu estas analogio de
      pasxtisto-sxafaro kie Jesuo Kristo deklaris du "MI ESTAS-dirajxojn," estis
      komencita pasintsemajne. La dua dirajxo estos diskutita en cxi tiu parto.

      LA DUA DEKLARO (VERSOJ 11-18)
      Demonstrinte la fakton ke Li estas la pordo de provizo, protekto kaj savo de
      la sxafoj (versoj 7-9), Jesuo Kristo deklaris kaj emfazis, "MI ESTAS LA BONA
      PASXTISTO" (versoj 11, 14). Krome de la unua kialo, Li donis tri aliajn
      kialojn por esti bona pasxtisto:
      1. Li demetis Sian vivon por la sxafoj (versoj 11, 17)
      Estis dangeroj de sovagxaj bestoj kiuj atakis la sxafaron kaj ecx la
      pasxtiston. Bona pasxtisto estus preta riski sian vivon por la sxafoj. La
      kazoj de Jakob kaj David estas bonaj ekzemploj cxi tie (Genezo 31:38-40; 1
      Samuel 17:34-35). Dungito eble ne faras tion cxar lia cxefa zorgo estas lia
      salajro (versoj 12-13). Jesuo Kristo venis kiel nia Pasxtisto por doni Sian
      vivon por ni, kaj Li donis gxin (versoj 11, 17-18; Galatanoj 1:4; Efesanoj
      5:2, 25; Hebreoj 9:14). En verso 18, Jesuo Kristo diris al ni ke Li faris
      cxi tion volonte; neniu perfortis Lin fari gxin (vidu: Hebreoj 10:9-10).

      2. Li konas Siajn sxafojn (verso 14)
      La anktiva Proksim-Orienta pasxtisto konis cxiun de siaj sxafoj nome. Li
      prizorgis ilin unuope, ne nur kiel aron. Ne mirinde, la pasxtisto en la
      parablo de Jesuo sciis ke iu sxafo perdigxis kaj forlasis la ceterajn por
      sercxi gxin (Luko 15:3-7). Cxi tio estas en kontrasto al la nuntempaj
      okcidentaj pasxtistoj kiuj traktas kun la sxafaro entute. Jesuo Kristo konas
      Siajn sxafoj, kaj Liaj sxafoj konas Lin. Pauxlo atestis cxi tion: La Sinjoro
      konas tiujn, kiuj estas Liaj (2 Timoteo 2:19). Cxu Jesuo konas vin?

      3. Li alkondukos aliajn sxafojn al Sia gregejo (verso 16)
      Jesuo Kristo sciis ke estas aliaj sxafoj - la ne-Judoj - kiuj ne estas de la
      enfermejo - Judaismo. Kiel Li elvokis Siajn sxafojn - la Judajn disxciploj -
      el la enfermejo, Li promises alkonduki aliajn al Sia gregejo - Kristanaro,
      por ke estu "unu grego, unu pasxtisto." Li ankoraux plenumas cxi tiun
      promeson hodiaux. Cxu vi estas alkondukita al Lia grego?

      LA REAGO DE HOMOJ (VERSOJ 19-21)
      Kiel la homoj respondis al aliaj "MI ESTAS-dirajxoj," ili estis dividitaj.
      Ili pridubis Lin. Ili malakceptis Lin. Ilki ne akceptis Lin kiel la Pordon,
      kaj sian Pasxtiston.

      KONKLUDO
      Kiel ni vidis ke la estroj de la Malnova Testamento estis aluditaj kiel
      pasxtistoj, se vi estus estro, sciigu ke vi estas pasxtisto. Kia pasxtisto
      vi estas? Cxu vi estas malbona pasxtisto kiel kelkaj estroj Izraelidaj
      (Jeremia 23:1-2; Jehxezkel 34:1ff), aux bona pasxtisto kiel Jesuo Kristo?
      Cxu vi estas preta demeti vian vivon por aliaj (vidu: Johano 15:13)? Cxu
      Jesuo Kristo konas vin kiel unu el Siaj sxafoj? Cxu vi auxskultas Lin? Cxu
      vi ankoraux dubas en via animo pri cxi tiuj "MI ESTAS-dirajxoj"?

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      PS
      Memoru sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu seria komentaria
      studo rekte al mi cxe spiritualdigest@... aux
      spiritualdigest@.... Dio benu vin!!!

      _________________________________________________________________
      Help STOP SPAM with the new MSN 8 and get 2 months FREE*
      http://join.msn.com/?page=features/junkmail
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.