Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 3)

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 3) MI ESTAS LA LUMO DE LA MONDO (Johano 8:12; 9:5) ENKONDUKO La tria parto de nia studo de la grandaj MI ESTAS-dirajxoj
    Message 1 of 1 , Aug 22, 2004
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 3)
      MI ESTAS LA LUMO DE LA MONDO
      (Johano 8:12; 9:5)

      ENKONDUKO
      La tria parto de nia studo de la grandaj "MI ESTAS-dirajxoj" de Jesuo Kristo
      prezentas Lin kiel la Lumon de la mondo, kaj la Fonton de lumo por cxiu kiu
      sekvas Lin.

      JESUO KRISTO, LA LUMO DE LA MONDO
      La mondo estas en spirita mallumo de malvirto, peko, kaj nescio (Jesaja 9:2;
      Johano 3:19-20). Gxi estas kiel la tempo de kreado kiam "la tero estis
      senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo" (Genesis 1: 2). Cxi
      tiu spirita mallumo farigis la monodon malakcepti la proponon de savo. Tial,
      Jesuo Kristo deklaris kuragxe, "Mi estas la lumo de la mondo; kiu min
      sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo" (John 8: 12).
      Dum Li estis kuracxonta la viron kiu estis naskita blinde, Li reasertis cxi
      tion. Jesuo Kristo estas LA lumo, ne iu lumo inter aliaj (vidu: Johano 1:
      9). Li egaligis Sin kun Dio. "�Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li
      neniom" (1 Johano 1:5). Lau la lingvo de la Sankta Biblio, lumo simbolas
      Dion kaj Lian sanktecon. Kiel ordinara lumo malkasxas cxion en malluma
      cxambro, Dio (Jesuo Kristo) kiel la Lumo de la mondo estas la Malkasxanto de
      cxiu peko (Johano 3:19-20).

      LA IMPLIKO DE LA DIRAJXO
      Jesuo Kristo estas la ununura Persono kiu povas lumigi kaj malkovri la
      mallumon de malvirto, peko, kaj nescio je niaj vivoj. Kiu ajn akceptas aux
      sekvas Lin havos malsaman vivon - vivon de lumo (Johano 8: 12b). Kiel nuba
      kaj fajra kolonoj kondukis la popolon Izraelan (Eliro 3:21-22), Jesuo Kristo
      kondukos vian vivon. Vi havas kunecon kun Li. Efektive, via lumo kondukos
      aliajn homojn (Mateo 5:14-16).

      KONKLUDO
      Cxu vi akceptas Jesuon Kriston por lumigi la mallumon de via vivo? Vi ne
      povas adori Lin kiel Dion kaj la Lumon de la mondo se vi ankoraux vivas en
      mallumo (1 John 1:6-7).

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastor).

      PS
      Memoru sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu seria komentaria
      studo rekte al mi cxe spiritualdigest@... aux
      spiritualdigest@.... Dio benu vin!!!

      _________________________________________________________________
      Tired of spam? Get advanced junk mail protection with MSN 8.
      http://join.msn.com/?page=features/junkmail
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.