Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 2)

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 2) MI ESTAS LA PANO DE VIVO (Johano 6:25-40) ENKONDUKO Kial cxi tiu MI ESTAS dirajxo? Jesuo Kristo jxus nutris 5000
    Message 1 of 1 , Aug 15, 2004
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      MI ESTAS KIU ESTAS (Parto 2)
      MI ESTAS LA PANO DE VIVO
      (Johano 6:25-40)

      ENKONDUKO
      Kial cxi tiu "MI ESTAS" dirajxo? Jesuo Kristo jxus nutris 5000 homojn per la
      luncxo de iu knabino (Johano 6:1-13). Kvazaux gxi estis la signo kiun la
      homoj atendis. Ili volis perforte farigi Lin regxo (versoj 14-15). Tial, ili
      sercxis Lin. La reago de Jesuo Kristo okazigis cxi tiun "MI ESTAS"-dirajxon.

      LA SERCXADO POR JESUO KRISTO (VERSOJ 22-25)
      Cxu ili sercxis Jesuon Kriston por doni siajn vivojn al Li je la dua tago de
      nutrado de la 5000 homoj aux cxu ili havis alian, kasxitan motivon? Ili
      sercxis Lin gxis ili trovis "Lin trans la maro" (verse 25). Nuntempe, kelkaj
      homoj iradas al lokoj de adorservo, sed kiun kaj kion ili sercxas?

      LA REAGO DE JESUO KRISTO AL LA SERCXADO (VERSES 26-27)
      La homoj sercxis Jesuon nur pro miraklo (verso 26). ^Cu ili konsideris la
      plej gravan miraklon de savo? Estis nenia spirita motivigo. Al ili mankis
      spirita percepto. [!] Kial multaj homoj adoras Dion nuntempe? Cxu tio ne
      estas pro la materiaj kaj financaj benoj kiujn ili akiras de Li? Jesuo
      Kristo tial konsilis ke cxi tio ne estu tiel. La kialo estas, ke materiaj
      nutrajxoj kaj benoj ne estas cxio. Ili estas portempaj. Tamen, spiritaj
      nutrajxo kaj beno kondukas al eterna vivo. Dirante, "Laboru ne por la
      pereema nutrajxo�," Jesuo Kristo ne instigis maldiligentecon. Li emfazis la
      Skribajxon kiu diras, "�Ne per la pano sole vivas homo" (Readnomo 8:3; Mateo
      4:4; Luko 4:4).

      LA LABORO DE DIO (VERSES 28-29)
      Auskultinte cxi tion, la homoj miskomprenis la postulo de Dio por gxusta
      staro kun Dio per pieco, anstataux la auxtentika kredo je Jesuo Kristo.
      Pauxlo sumigis cxi tion en Romanoj 10: 2-4: "Cxar mi atestas pri ili, ke ili
      havas fervoron al Dio, sed ne laux scio. Cxar nesciante la justecon de Dio,
      kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de
      Dio. Cxar Kristo estas la fino de la legxo por justeco por cxiu, kiu
      kredas."

      Nuntempe homoj ofte pensas ke ili povas meriti eternan vivon; ili ofte
      forgesas ke savo estas donajxo per graco, kaj ne per laboro (vidu: Efesianoj
      2: 5, 8-10). Tito 3:5 diras, "ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni
      mem faris, sed laux Sia kompato [Jesuo Kristo] savis nin, per la lavado de
      renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito"

      Kio estas la laboro de Dio? Jesuo Kristo donis la ununuran kondicxon de la
      laboro de Dio - nur kredu je Li, poste servu Lin. Cxi tio estas emfazita en
      Efesianoj 2:8-10, "cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem: gxi
      estas dono de Dio; ne el faroj, por ke neniu fanfaronu. Cxar ni estas Liaj
      faritajxoj, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis
      Dio, por ke ni iradu en ili." Dio amas vin ne pro tio kion vi faras, sed pro
      Tiu Kiu Li estas.

      DEMANDO POR MIRAKLA SIGNO (VERSES 30-33)
      La homoj estis miraklo-konsciaj. Post la mirakla nutrado de pli da 5000
      homoj, ili ne povis kredi, se Jesuo ne estus pruvinta, kiu Li estas per
      miraklaj signoj. Ne mirinde, Pauxlo akuzis ilin pro la postulo de miraklaj
      signoj en 1 Korintianoj 1:22. Ili estas kiel la nuntempaj homoj kiuj diras,
      "Vidado estas kredado." Tamen, por Dio, estas la malo - "�se vi kredos, vi
      vidos la gloron de Dio" (Johano 11:40; vidu ankaux: 2 Korintanoj.5:7). Ili
      supozis ke Jesuo faru ion kiel tion kion Dio faris nutrinte la Izraelidojn
      per manao, ili forgesis ke multaj homoj vidis kaj ecx mangxis la miraklan
      manaon kaj ankoraux ne kredis. Multaj vidus miraklojn hodiaux kaj ankoraux
      ne kredus je Dio.

      Tamen, en tri rimedoj, Jesuo Kristo korektis ilian ideon kaj klarigis la
      spiritajn implikojn de la manao: a) Dio, ne Moseo, donis la manaon (verso
      32a); b) Dio ankoraux donas la "manaon" nuntempe (t.e. la spiritan manaon);
      kaj c) la vera pano de cxielo estas Jesuo Kristo, ne manao (verso 33).

      LA DEKLARO (VERSOJ 34-40).
      Kiel la samarianino en Johano cxaptro 4 bezonis vivantan akvon, la homoj
      petis por la "vera pano" (verse 34). Ili ne rekonis Jesuon Kriston kiel la
      panon de cxielo. Jesuo Kristo tial deklaris, "Mi estas la pano de vivo; kiu
      venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos"
      (verso 35). Per cxi tiu deklaro, Jesuo Kristo korektis du pliajn erarojn de
      la penso de la homoj:
      a) La nutrajxo, kiun Li priparolis, koncernas lianl personon, ne ajxon.
      Pano estis la esenca nutrajxo je la tempo de Jesuo Kristo surtere. "Pano de
      Vivo" signifas pano (t.e. Jesuo Kristo) kiu provizas vivon.
      b) Iu ajn kiu havas gxustan rilaton kun Jesuo Kristo havos eternan
      kontentigon. Jesuo Kristo emfazis cxi tion en versoj 37-40 & 10:27-29. La
      kredantoj havos eternan vivon kun Jeso Kristo. Ili estas eterne sekuraj.

      LA REAGO DE LA HOMOJ AL LA DKLARO (VERSES 41-42, 52)
      En sia homa penso, la homoj ne povis kredi tian deklaron. Unue, ili konis la
      viron Jesuo kaj ecx Liajn parencojn. Due, kiel ili povis mangxi Lia karnon?
      Cxi tio farigxis akra argumento inter ili. Multaj homoj ne povas kredi je
      Jesuo Kristo nuntempe pro sia malprava kaj nesuficxa ideo pri Li, kaj ecx
      ilia koneco kun Li. Tamen, Jesuo ankoraux klarigis la realecon de cxi tiu
      deklaro pri Si (verses 43-51, 53-58), sed la homoj ne povis kredi je Li pro
      sia manko de spirita percepto. Cxi tio igis multajn homojn, Liajn
      disxciplojn inkluzive, ne plu sekvi Lin (versoj 60, 66).

      KONKLUDO
      Kiel estas via spirita apetito por justeco? La Pano Kiu provizas eternan
      vivon estas Jesuo Kristo. Vi ne devas "labori" por la Pano. Kredo je Li. La
      donado de cxi tiu pano estas la nur antauxnecesajxo, kaj vi estos
      kontentigita por eterne. Cxu vi kredas cxi tion? Ne estu tro facilrilata kun
      gxi! Lasu via rilaton kun Jesuo rezulti en profundan intimecon kun Li.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      PS
      Memoru sendi viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu seria komentaria
      studo rekte al mi cxe spiritualdigest@... aux
      spiritualdigest@.... Dio benu vin!!!

      _________________________________________________________________
      Add photos to your messages with MSN 8. Get 2 months FREE*.
      http://join.msn.com/?page=features/featuredemail
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.