Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

PLENUMIGXU VIA VOLO

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, PLENUMIGXU VIA VOLO …plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo… (Mateo 6:10). Kaj li diris: Aba, Patro, cxio estas ebla cxe Vi: forportu de mi
    Message 1 of 1 , Jul 25, 2004
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      PLENUMIGXU VIA VOLO

      "�plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo�" (Mateo 6:10).

      "Kaj li diris: Aba, Patro, cxio estas ebla cxe Vi: forportu de mi cxi tiun
      kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas" (Marko 14:36).

      Dum mi pensis pri la tria sinsekva enira viza rifuzo de la usona
      ambasaderejo post multaj pregxoj, fastoj, kaj forta kredo, mi ekkomprenis ke
      mi trudis mian deziron je Dio, senkonsidere al Lia volo por mi. Mia deziro
      estas rapide dauxras plue miajn studojn eksterlande. Mi estas juna, agema,
      kaj ambicia. Kia auxtentika plano! Sed Dio havas malsaman planon. Sajnas ke
      Li diras al mi atendi por Lia tempo, ne mia. Lia tempo estas reflekto de Lia
      kasxita volo kaj Li uzas cxiun cirkumstancon muldi min, kvankam mi eble ne
      vidas gxin nuntempe. Mi nun lernas sekvi la stepon de Jesuo Kristo dirante,
      "�plenumigxu Via volo."

      Jesuo Kristo Sin malplenigis kaj venis al la mondo por morti por la peko de
      la homaro (Filipianoj 2:6; Mateo 1:21; Johano 1:29). Li sciis cxi tion dum
      Li estis surtere kaj Li preparis Sin por la tasko gxis Li estis faronta gxin
      kiam Li pregxis ke Dio ne permesu gxin. Tamen, Li tuj korektis Sin
      demandante Dion ke plenumigxu Lia volo. Li ripetis la saman pregxon trifoje
      (Vidu: Marko 14:34-42).

      La volo de Dio por Jesuo Kristo tiam estis sajne neplacxa. Kiel povis
      promesplena juna viro morti je lia cxefkvanlita agxo? Tamen, tiu cedo al la
      suverena volo farigxis la fonto de nia eterna savo kaj la glorigo de Jesuo
      Kristo "ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj
      surteruloj kaj subteruloj, kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas
      Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro" (Filipianoj 2:10-11). Dum gxi eble ne
      estas facila vidi la kasxitan volon de Dio en nia atenda periodo, gxi eble
      estas la nura rimedo moldi nin por Lia estonta plano.

      Cxu vi estas konscia pri la volo de Dio por via vivo? Cxu via persona deziro
      superombras la volon de Dion? Perceptu Lian volon kaj permesu Lin regi supra
      via vivo. "Cxar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas
      Miaj vojoj, diras la Eternulo. Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero,
      tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj
      pensoj" (Jesaja 55:8-9), kaj "'Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas
      koncerne vin,' diras la Eternulo, 'intencojn al bono kaj ne al malbono, por
      doni al vi estontecon kaj esperon'" (Jeremia 29:11).

      Plenumigxu Via volo, Eternulo!

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      _________________________________________________________________
      Protect your PC - get McAfee.com VirusScan Online
      http://clinic.mcafee.com/clinic/ibuy/campaign.asp?cid=3963
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.