Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, KRISTANOJ POR NOBLA CELO “En granda domo ne nur estas objektoj el oro kaj argxento, sed ankau el ligno kaj argilo; kelkaj estas por noblaj celoj
    Message 1 of 1 , Oct 6, 2003
      Estimataj,

      KRISTANOJ POR NOBLA CELO

      �En granda domo ne nur estas objektoj el oro kaj argxento, sed ankau el
      ligno kaj argilo; kelkaj estas por noblaj celoj kaj kelkaj por malnoblaj. Se
      homo purigas sin de la lastnomitaj, li estas instrumento por noblaj celoj,
      li sanktigxos, estos utila al la Majstro kaj preta fari ian ajn bonan agon�
      (2 Timoteo 2: 20-21).

      En la supra alineo kristanismo estas komparata al granda domo kaj la unuopaj
      kristanoj al ujoj au iloj en la domo. Kelkaj ujoj estas por noblaj celoj,
      kelkaj por malnoblaj. Kio instigas kristanojn agi por noblaj celoj?

      Nur tiuj, kiuj daure purigas sin de la interplekto kun la mondo, konfesas
      siajn pekojn kaj forlasas ilin, estos instrumentoj por nobla celo. Kiel oni
      povas fari tion? La psalmisto respondas: �vivante lau la vorto (de Dio).
      (Psalm 119: 9, komparu la versojn 94-105). La konfeso al kiu oni rilatas cxi
      tie, ne nestas nura konfeso, sed ��Dia malgxojo alportanta penton kiu
      kondukas al savigxo!�. (2 Korintanoj 7: 9-10).

      Simple, sanktigi estas apartigi por speciala celo, dedicxi, konsekri tian
      objekton. Tia estu kristano, kiu volas agi por noblaj celoj.Li estu
      apartigita, dedicxita, konsekrita kaj sanktigita persono.Dio apartigas nin
      nur, se ni purigis nin. - Tio estas kompleksa studo postulanta multan tempon
      por klarigo kaj kompreno. (Titus 2: 13-14; Hebreoj 10: 10; Pet. 1:15-16;
      Efesanoj 4: 24).

      La utileco de kristano volanta agi por nobla celo estas nur por Dio, kio
      signifas, ke cxio, kion li faras, estas por Dio kaj Lia gloro.(Kolosanoj 3:
      23; 1 Korintanoj 10: 31). Li ne volos esti utila por alia celo, persona au
      ia ajn. Rimarkinda estas la esprimo por Dio, kiun Paulo uzas en tiu verso
      (t.e. 2 Timoteo 2: 21) � Majstro. Gxis ni vidas Dion kiel nian Majstron en
      la vera senco de la vorto, ni ne povas esti utilaj por Li kaj ni ne povas
      agi noblacele por Li. Multaj homoj volas esti utilaj por Dio, sed lau sia
      propra maniero.

      Kristano estu ankau preta labori. Laboro sola ne faras homon kristano, sed
      ni estas savitaj por labori. Notu, ke ne temas pri iu ajn laboro, sed pri
      bonaj verkoj. Tiuj verkoj estas �verkoj de servado, por ke la korpo de
      Kristo estu konstruata�. (Efesanoj 4: 12). La preparo estos � dum kaj ekster
      la sezono� (2 Timoteo 4:2).

      Cxu vi agas por noblaj celoj au cxu vi nur estas en la domo de Dio ?

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      _________________________________________________________________
      Protect your PC - get McAfee.com VirusScan Online
      http://clinic.mcafee.com/clinic/ibuy/campaign.asp?cid=3963
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.