Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

KIES INTERESO?

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, KIES INTERESO? Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj? Tion [Judas Iskariota] diris, ne cxar li zorgis
    Message 1 of 1 , Jul 4, 2004
      Estimataj,

      KIES INTERESO?

      "Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al
      malricxuloj? Tion [Judas Iskariota] diris, ne cxar li zorgis pri la
      malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj
      forprenadis tion, kion oni metis en gxin" (Johano 12:5-6).

      Maria la fratino de Marta servis Dion pro verega motivo. Sxi donis siajn
      tempon kaj posedajxojn al la scio de la aferoj de Dio (Luko 10:38-39; Johano
      12:1-3). Kiam sxi malplenigis la multekostan sxmirajxon sur la piedoj de
      Jesuo Kristo dum bankedo, gxi monstris ke sxia amo por Dio transpasis
      egoisman intereson. Tamen, laux Judas Iskariota, oni devus vendi la
      multekostan sxmirajxon kaj uzi la monon por la malricxuloj. Cxu li havis
      auxtentikan zorgon por la malricxuloj? Sendube ne! Tio kion li gajnis de tiu
      vendajxo estis lia motivo.

      Kiel la du personoj prezentas la motivojn malantaux tio kion ni faras
      cxiutage! Nuntempe, homoj planas "bonajn" proponojn por aliaj. Tiaj "bonaj"
      proponoj ecx estas efektivigitaj. Tamen, de kies intereso oni faras ilin?

      Rigardu tion kion vi faras. Vi faras gxin de kies intereso? Cxu vi faras
      gxin por gajni personan rekonon? Kial vi servas Dion? Cxu vi servas al Li
      pro kiu Li estas aux pro tio kion vi akiros de Li? Cxu vi ne komercigas
      viajn Dio-donitajn donajxojn? Kristanaj kiuj metas siajn donajxojn kaj
      popularecon super Dio, la Doninto, forgesas ke ili estas nura kanalo, kaj ne
      la fonto.

      Pauxlo admonis, "Nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco
      rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; ne atentu cxiu siajn
      proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj" (Filipianoj 2:3-4).
      Dio rekompecas iun ajn kiu servas Lin per auxtentika motivo. Lasu vian vivon
      esti Kristo-centra.

      Mia pregxo estas ke nia persona intereso ne instigu nin fari ion, sed ni
      faru cxion por la gloro de Dio (1 Korintanoj 10:31; Kolosanoj 3:21).

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      PS
      Cxi-semajne je la 8-a de Julio estas la tago de la visa intervjuo cxe la
      usona ambasadorejo en Lagoso, Nigxerio. Dauxru pregxi ke Dio donu al mi Sian
      dian favoron tiutage. Mi kredas ke Li jam faris tion!

      _________________________________________________________________
      Help STOP SPAM with the new MSN 8 and get 2 months FREE*
      http://join.msn.com/?page=features/junkmail
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.