Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

"MI NE SCIKONAS LIN!"

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, MI NE SCIKONAS LIN! Por ke mi sciu Lin kaj la potencon de Lia relevigo kaj la kunulecon en Liaj suferoj, konformiginte al Lia morto (Filipianoj
    Message 1 of 1 , May 16, 2004
      Estimataj,

      "MI NE SCIKONAS LIN!"

      "Por ke mi sciu Lin kaj la potencon de Lia relevigo kaj la kunulecon en Liaj
      suferoj, konformiginte al Lia morto" (Filipianoj 3:10).

      Iun vesperon, dramo okazis en mia familio. Mia kvarjara filo volis eniri
      malluman cxambron. Lia patrino donis al li sercxlumilon. Tamen, li hezitis
      eniri. Tial cxi tiu konversacio sekvis inter ili:
      "Panjo, mi ne povas iri tien. Mi timas."
      "Diru, "Timo, foriru je la nomo de Jesuo.'"
      "Timo, foriru je la nomo de Jesuo." (Sed li plu estis hezitema eniri la
      cxambron.)
      "Petu ke Jesuo sekvu vin."
      Jesuo, sekvu min."
      "Elstrecxu vian manon por ke Jesuo tenu vin." (Li elstrecxis sian manon.)
      "Panjo, mi ne povas iri."
      "Cxu Jesuo ne estas kun vi? Cxu vi ne plu scikonas Lin?"
      "Panjo, mi ne scikonas Lin!"

      Ni cxiuj ridegis pri la lastaj vortoj de la knabo. Tamen, multaj homoj estas
      kiel li. Ili jam auxdis pri Jesuo Kristo longtempe. Eble, ili "adorservas"
      Lin longtempe, sed ili ne scikonas Jesuon Kriston. Tiaj homoj nur scikonas
      Lin fakte; ili ne scikonas Lin sperte. Ili ne havis personan rekontigxon kun
      Li. Ili ne havas tian profundan rilatecon kun Li kiu povas fidigi ilin al
      Li en malfacila momento.

      Sperta scikono de Jesuo Kristo estas cxu momenta, cxu dauxra. Gxi estas la
      sava potenco kiu elfluas de la sango de Jesuo Kristo. Gxi estas Lia naturo,
      Lia karaktero, Lia faro, kaj kun la savo kiun Li elfaris.

      Estas surprize ke la discxiploj de Jesuo Kristo pasigis pli ol tri jaroj kun
      Li kaj ne havis ankorau tiun scion. Sendube, Li demandis unu el ili jene:
      "Cxu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas�?" (Johano
      14:9). Pauxlo konstatis cxi tiun kaj pregxis jene: "Por ke mi sciu Lin�"
      (Filipianoj 3:10).

      Kiom da jaroj vi estas en la kredo? Cxu vi scikonas Lin? Cxu vi venas al Lia
      sava scio? Li estas apud vi en ia ajn malluma momento. Invitu Lin tuj en
      vian vivon kaj via vivo ne restos sama kiel antaue.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      _________________________________________________________________
      Help STOP SPAM with the new MSN 8 and get 2 months FREE*
      http://join.msn.com/?page=features/junkmail
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.