Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

"JERUB-DIO"

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, JERUB-DIO Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antau li: Cxu vi bezonas batali por Baal? Cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu
    Message 1 of 1 , May 9, 2004
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      "JERUB-DIO"

      "Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antau li: Cxu vi bezonas batali por
      Baal? Cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos cxi tiun
      matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian
      altaron. Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal, dirante: Baal batalu
      kontrau li, cxar li detruis lian altaron" (Jugxistoj 6:31-32).

      La urbanoj de Ofra malkovris ke ilia altaro de Baal estis detruita. Ili
      trovis ke Gideon, la filo de Joasx faris la detruegon. Ili devis vengxi. Ili
      devis mortigi Gideonon. Tamen, lia patro donis la klasikan konsilon: permesu
      al Baal batali por gxi mem se li estas reale dio.

      Nune, kelkaj homoj estas kiel la urbanoj de Ofra. Ili estas fortegaj
      kontraux aliaj homoj, pro religio. Ili pensis ke ili povis helpi al Dio por
      batali Liajn batalojn. Ili pretas mortigi kunulojn pro religio!

      Ni cxiuj trovas nin en simila situacio - sed en malsamaj rimedoj. Ekzemple,
      ni eble lauokaze vidis nedevoscian pastoron, misfirman kristianon, aux
      refalemulon. Cxu ni agas kiel Dio? Cxu ni ne plu vidas la Dian jugxon? Li ja
      estas Dio! Neniu povas helpi al Li. Li batalas por Si mem. Legu jenon: "Kiam
      ili venis al la drasxejo de Nahxon, Uza etendis sian manon al la kesto de
      Dio kaj ekkaptis gxin, cxar la bovoj klinpusxis gxin. Tiam ekflamis la
      kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko,
      kaj li mortis tie apud la kesto de Dio" (2 Samuel 6:6-7). Multaj kleruloj de
      la Biblio malkonsentas kun si pri kiel "peka" lia agado estis. Cxu li ne
      pruvis helpi al Dio? Do, li pagis kare por gxi.

      Certe, nia Dio ne estas malforta. Li defendas Sin - siamaniere. Jesaja
      deklaris, "[Dio] surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de
      savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de vengxo, kaj envolvis Sin
      en severecon kiel en mantelon. Laux la faroj Li repagos: koleron al Siaj
      malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili
      meritas. Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la
      oriento Lian majeston; cxar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la
      spirado de la Eternulo" (59:17-19. Vidu ankaux: Nahxum 1:2; Romanoj 12:19).

      Cxu vi estas akuzita dum vi plenumas la volon de Dio? Permesu al Dio fari la
      batalon. Jerub-Dio!

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      _________________________________________________________________
      Tired of spam? Get advanced junk mail protection with MSN 8.
      http://join.msn.com/?page=features/junkmail
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.