Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KIAM DIO FARIGXAS "NEAKTIVA"

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, KIAM DIO FARIGXAS NEAKTIVA [Dio] ne lasos vian piedon falpusxigxi; via gardanto ne dormetas. Jen ne dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izrael.
    Message 1 of 2 , May 2, 2004
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      KIAM DIO FARIGXAS "NEAKTIVA"

      "[Dio] ne lasos vian piedon falpusxigxi; via gardanto ne dormetas. Jen ne
      dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izrael. La Eternulo estas via
      gardanto…. La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian
      animon. La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, de nun kaj eterne"
      (Psalmo 121:3-8).

      Sendube, la psalmisto skribis multajn promesojn de la protektado kaj zorgo
      de Dio por Liaj propruloj. Tamen, estas tempoj kiam Dio estas sxajne
      "neaktiva" - tempoj kiam sxajnas ke Li ne povas plenumi Siajn
      promesojn.

      La Izraelidoj travivis tiajn tempojn. Estis unu el iliaj multaj bataloj
      kontraux la malamikaj kaj tiranemaj Filisxtoj (1 Samuel 4). La Izraelidoj
      decidis preni la keston de interligo de la Eternulo - la simbolo de Dio - al
      la batalokampo kiam la Filisxtoj estis venkintaj. Estis kvazaux Dio mem
      cxeestis kun ili en la batalo dum la kesto alvenis. La Filisxtoj havis la
      saman ideon dum ili auxskultis la gxojkriojn por bonvengi la keston. Ili
      estis timemaj. Tamen, la kuragxaj Filisxtoj venkis en la batalo kaj ecx
      kaptis la keston de interligo!

      Sximsxon trovis sin en simila situacio. Li jam estis minaco por la Filisxtoj
      gxis la tago kiam li eltrovis sin en la reto de la samaj Filisxtoj. La
      Sankta Biblio kronikas: Kaj [Delila] diris: Filisxtoj iras al vi, Sximsxon!
      [Sximson] vekigxis de sia dormo, kaj diris: Mi
      eliros, kiel cxiufoje, kaj mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la ternulo
      forlasis lin. Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj
      venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en
      la malliberejo" (Jugxsistoj 16:20-21).

      Oni eble miras pri kio okazis malprave en la du situacioj. Cxu Dio ne povis
      savi ilin? Kial Li forlasis ilin en tiaj gravaj situacioj? Kial Li estis
      "neaktiva" kiam gxi estis la plej grava? La respondo estas evidenta. PEKO
      apartigis ilin de Dio. Sximson koketis kun stranga virino kontraux la volo
      de Dio. Ecx li ne povis percepti la dangxeron kiun tia ago pentris por li
      (Jugxsistoj 16). Pro la pekoj de la familio de Eli, Dio decidis puni la
      Izraelidojn (1 Samuel 2:27-36; 3:11-14).

      Kio povas "malaktivigi" Dion en via vivo? Kio povas igi Lin ne plu esti
      helpopreta? Jesaja deklaris: "Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo,
      por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne auxdu.
      Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris
      antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu" (Jesaja 59:1-2).

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      _________________________________________________________________
      Tired of spam? Get advanced junk mail protection with MSN 8.
      http://join.msn.com/?page=features/junkmail
    • Bayo Afolaranmi
      Estimataj, KIAM DIO FARIGXAS NEAKTIVA [Dio] ne lasos vian piedon falpusxigxi; via gardanto ne dormetas. Jen ne dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izrael.
      Message 2 of 2 , Aug 22, 2009
      • 0 Attachment
        Estimataj,
        KIAM DIO FARIGXAS "NEAKTIVA"
        "[Dio] ne lasos vian piedon falpusxigxi; via gardanto ne dormetas. Jen ne dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izrael. La Eternulo estas via gardanto... La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon. La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, de nun kaj eterne" (Psalmo 121:3-8).
        Sendube, la psalmisto skribis multajn promesojn pri la protektado kaj zorgo de Dio por Siaj propruloj. Tamen, estas tempoj kiam Dio estas sxajne "neaktiva" - tempoj kiam sxajnas ke Li ne povas plenumi Siajn promesojn.
        La Izraelidoj travivis tiajn tempojn. Estis unu el iliaj multaj bataloj kontraux la malamikaj kaj tiranemaj Filisxtoj (1 Samuel 4). La Izraelidoj decidis preni la keston de interligo de la Eternulo - la simbolon de Dio - al la batalkampo kiam la Filisxtoj
        estis venkintaj. Estis kvazaux Dio mem cxeestis kun ili en la batalo kiam la kesto alvenis. La Filisxtoj havis la saman ideon kiam ili auxskultis la gxojkriojn por bonvenigi la keston. Ili estis timemaj. Tamen, la kuragxaj Filisxtoj venkis en la batalo kaj ecx kaptis la keston de interligo!
        Sximsxon trovis sin en simila situacio. Li jam estis minaco por la Filisxtoj gxis la tago kiam li eltrovis sin en la reto de la samaj Filisxtoj. La Sankta Biblio kronikas: Kaj [Delila] diris: Filisxtoj iras al vi, Sximsxon! [Sximson] vekigxis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel cxiufoje, kaj mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin. Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo" (Jugxsistoj 16:20-21).
        Oni eble miras pri kio okazis malprave en la du situacioj. Cxu Dio ne povis savi ilin? Kial Li forlasis ilin en tiaj gravaj situacioj? Kial Li estis "neaktiva" kiam gxi estis la plej grava? La respondo estas evidenta. PEKO apartigis ilin de Dio. Sximson koketis kun stranga virino kontraux la volo de Dio. Ecx li ne povis percepti la dangxeron kiun tia ago pentris por li (Jugxistoj 16). Pro la pekoj de la familio de Eli, Dio decidis puni la Izraelidojn (1 Samuel 2:27-36; 3:11-14).
        Kio povas "malaktivigi" Dion en via vivo? Kio povas igi Lin ne plu esti helpopreta? Jesaja deklaris: "Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne auxdu. Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu" (Jesaja 59:1-2).
        Je la servo de Dio,
        Bayo Afolaranmi (Pastoro).
        PS
        Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 2-a de majo, 2004.


        Bayo Afolaranmi (Pastor).
        +234 805 515 9591
        http://www.thewordthruthenet.org/
        http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
        http://www.facebook.com/bayo.afolaranmi
        Visit and become a follower of http://thewordthruthenet.blogspot.com/

        I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will
        have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted
        in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST
        AND TO DIE IS GAIN (Philippians 1:20-21, NIV).

      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.