Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

LA ETERNULO KIU GARDAS SIAJN PROPRULOJN

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, LA ETERNULO KIU GARDAS SIAJN PROPRULOJN Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: de kie venas al mi helpo? Mia helpo venas de la
    Message 1 of 1 , Apr 25, 2004
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      LA ETERNULO KIU GARDAS SIAJN PROPRULOJN

      "Kanto de suprenirado.
      "Mi levas miajn okulojn al la montoj: de kie venas al mi helpo? Mia helpo
      venas de la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj la teron. Li ne lasos vian
      piedon falpusxigxi; via gardanto ne dormetas. Jen ne dormetas kaj ne dormas
      la gardanto de Izrael. La Eternulo estas via gardanto; la Eternulo estas via
      ombro ce via dekstra mano. En la tago la suno vin ne frapos, nek la luno en
      la nokto. La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon. La
      Eternulo gardos
      vian eliron kaj eniron, de nun kaj eterne" (Psalmo 121).

      La centdukekunua psalmo estas unu el la famaj psalmoj. Gxi estas psalmo de
      certigo je la Eternulo, la Dio kiu gardas kaj protektas Siajn proprulojn.

      La psalmisto estis konscia de sia bezono por helpo. Eble li trovis helpon je
      diferencaj lokoj, sed li konstatis ke nur Dio povis helpi al li. Cxi tiu Dio
      ne estas jxus ordinara dio; Li estas la Kreinto de la cxieloj kaj la tero,
      la pruvita Helpo en mizeroj
      (vidu Psalmon 46:1).

      La Eternulo estas tre potenca. Li ne lasos vian piedon falpusxigxi. Li estas
      Tiu, kiu gardas vin. Li nek dormetas nek dormas. La mondaj gardantoj, pro
      ilia homa naturo, eble dormetas aux ecx dormas dum siaj dejxoroj. Ili eble
      decidas ne gardi nin, kiel ni volus. Tamen la Eternulo estas cxiam kaj ade
      dejxoranta. Je Johano 5:17, Jesuo Kristo diris al la Judoj pri Dio, "Mia
      Patro gxis nun laboras, kaj mi laboras."

      La Dio ne nur gardas, Li ankaux protektas de dangxero. Li estas la ombro por
      Siaj propruloj de ia atako cxu tage cxu nokte (vidu Psalmon 91:1-2). Certe,
      Li gardos Siajn proprulojn de ia dangxero ie ajn tiaj homoj iros. Li faros
      cxi tion gxis la fino de la mondo! Sendube, Pauxlo povis fiere diri ke neniu
      povos apartigi nin de la amo de Dio (Romanoj 8:31-39; 2 Timoteo 4:18).

      Cxu vi fidos al Li?

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      _________________________________________________________________
      Add photos to your e-mail with MSN 8. Get 2 months FREE*.
      http://join.msn.com/?page=features/featuredemail
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.