Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj,ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton
    Message 1 of 2 , Nov 28, 2009
      Estimataj,
      ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE
      "Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:11-13).
      Antau nelonge, estis iu okazajxo je mia familio kiu estas pensiga. Mia edzino preparis la matenmagxajxon kaj donis al la infanoj la oportunon de elekto de ia speco da stufajxo kiun ili preferis por la mangxajxo. Cxiu el ili faris sian elekton, kaj estis servita per la elektita stufajxo. Tiam, mia nau-jara-agxa filo diris bedaure, "Ajx, mi devus elekti ovan stufajxon, sed estas tro malfrue nun." Li malkontente mangxis sian matenmangxajxon tiutage.
      Cxiu el ni ankau havas la elekton fari nun pri kie kaj kiel pasigi nian eternecon. La elekto devas esti farita antau ol estas tro malfrue. Ni povas elekti esti kun Dio kaj Liaj sanktaj angeloj je cxielo au kun Satano kaj Liaj subuloj je Infero. La ununura rimedo esti kun Dio estas kredi je Lia Filo, Jesuo Kristo, cxar Li estas "la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro [Dio] krom per [Li]" (Johano 14:6), kaj "Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio" (Johano 3:18).
      Estas nenia alia vojo al cxielo ol cxi tiu Vojo. Faro de alia elekto kondukos al bedauro kaj eterna kondamno. Antau ol estas tro malfrue, faru la gxustan elekton. Elektu la Vojon de Jesuo. Profeto Mihxah avertis sian popolon: "Cxu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj au sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo? Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antau via Dio" (Mihxah 6:7-8). Estante modesta antau Dio kaj havante Lian vivon estas kredo je Lia Filo, Jesuo Kristo (Johano 1:11-12; 1 Johano 3:23; 5:12).
      Antau ol estas tro malfrue, faru la gxustan elekton nun! "Jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo" (2 Korintanoj 6:2).
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
      +234 805 515 9591
      http://www.thewordthruthenet.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
      http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

      "Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed  ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos  glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA  VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).

    • Bayo Afolaranmi
      Estimataj, ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE   Sed kiel la tagoj deNoa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. Cxar kiel dum la tagoj, kiujestis antau la diluvo,
      Message 2 of 2 , Jan 21
        Estimataj,
        ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE
         
        "Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. Cxar kiel dum la tagoj, kiuj estis antau la diluvo, oni mangxis kaj trinkis, edzigxis kaj edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj oni ne eksciis, gxis la diluvo venis kaj forprenis cxiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo" (Mateo 24:37-39).
        WhatsApp jam donis al mi kaj aliaj uzantoj de la platformo avertojn dum multaj monatoj ke baldau finigxos subteno por certaj aparatoj. La koncernitaj aparatoj estis listigitaj, kaj unu el la aparatoj kiun mi uzas por mia reta servo estas listigita. Mi komence cedis tiujn avertojn kaj komencis limigi mian uzon de tiu aparato por WhatsApp-aj celoj. Mi informis la plejparton de la grupoj kaj iujn homojn kun kiuj mi havas kontakton per tiu aparato, ke mi volas cxesi uzi la telefonnumeron asociitan kun la aparato de la tempo kondicxita. Mi memoras unu el miaj kontaktoj respondis ke WhatsApp jam etendis la limdaton por aliaj ses monatoj. Mi parte kredis lin, sed kiam nenio okazis post la anoncita limdato, mi pensis ke li pravis, kaj mi daurigis uzi la aparaton por WhatsApp-aj celoj. Ve, du semajnojn poste, mi povis aliri miajn babilejojn kaj grupojn, sed mi ne povas plu sendi mesagxojn tra ili. Mi ricevis cxi tiun mesagxon angle: “You can’t send messages to this chat because WhatsApp no longer supports this phone.” [Esperante: "Vi ne povas sendi mesagxojn al tiu babilejo cxar WhatsApp ne plu subtenas tiun telefonon."] Mi ne estis kaptita nekonscia per la mesagxo, sed mi pensis ke mi ankorau havas pli da monatoj por gxui WhatsApp-ajn servojn per la aparato. La plimulto de miaj kontaktoj en WhatsApp kaj plejparto de la WhatsApp-aj grupoj al kiuj mi apartenas jam movis kun mi al la aliaj telefonnumero uzita je apogita aparato. Tamen, ankorau estas iometo de grupoj kaj kontaktoj kiuj ne plu havas aliron al mi pro tio ke ili estas asociitaj kun mi nur en la nesubtenata aparato.
        Tiu incidento estas ekzemplo de kio baldau okazos al multaj personoj kiuj ne cedas al la avertoj pri la dua veno de Jesuo Kristo. Jesuo Kristo kaj multaj aliaj personoj en la Sakta Biblio jam avertis homojn pri Lia dua veno. Okaze de la inundo en la tempo de Noa, kiel priskribita en Genezo cxapitroj 6 kaj 7 uzita de Jesuo Kristo por averti homojn, Noa avertis sian generacion dum jaroj pri la tuja inundo, sed nur Noa, liaj tujaj familianoj kaj iuj selektitaj bestoj estis savitaj el la inundo enirante en la keston (vidu ankau: 1 Petro 3:20-21; 2 Petro 2:5, 3: 5-10; Hebreoj 11:7).
        Malgrau la avertoj pri la dua veno de Jesuo Kristo kaj la tuja jugxo pri cxiu persono, multaj homoj nuntempe ankorau vivas kvazau Jesuo Kristo ne venos. Ili kondutas kvazau ili ne raportos pri siaj agoj sur tero. Tamen, Jesuo Kristo venos denove kaj cxiu raportos pri siaj agoj (vidu: Mateo 16:27; 19:28; 25:31-33; 1 Tesalonikanoj 4:16; Apokalipso 1:7). Cxu Li renkontos vin preta, au vi estas senzorga pri Lia veno? Antau ol estas tro malfrue, preparu vin por la dua veno Jesuo Kristo kaj Lia jugxo. Ne permesu al Li renkonti vin ne preta.
        Je la servo de Dio,
        Bayo Afolaranmi (Pastoro).
         
        Pregxa Punkto: Pregxu, ke la dua veno de Jesuo Kristo ne renkontos vin ne preta.
         
         
        _________________________
        Bayo Afolaranmi (Pastoro).
        +2348055159591

        "Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed  ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos  glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA  VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).

      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.