Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

VOCXLETERUJO

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, VOCXLETERUJO Se mi vidus maljustajxon en mia koro, mia Sinjoro min ne auxskultis (Psalmo 66:18). Vi petas kaj ne ricevis, tial, ke vi petas
    Message 1 of 1 , Mar 7 10:36 AM
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      VOCXLETERUJO

      "Se mi vidus maljustajxon en mia koro, mia Sinjoro min ne auxskultis"
      (Psalmo 66:18).

      "Vi petas kaj ne ricevis, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por
      viaj voluptoj" (Jakobo 4:3).

      Amiko mia kaj mi iris al iu afercentro por telefoni. Dum mi telefonis, la
      telefonistio pardonpetis char la telefonvoko jam eniris
      en la vocxleterujon. Li ne povis paroli kun sia edzino tiutage. Tiu reale
      dolorigis lin.

      Kelkajn tagojn poste, sxercdesegnisto revivigis la okazajxon dum mi legis
      kiel li portretis imagitan malamikon dezirante lin jene: "´┐Żliaj
      pregxoj eniru vocxleterujon." Tio estas, Dio ne respondu al liaj pregxoj. Mi
      ekpensis: kio enirigas pregxon en la "vocxleterujon" de
      Dio?

      Kvankam Dio respondas al niaj pregxoj per unu el la tri manieroj : per jeso,
      per neo, aux per atendigo, tamen la Sankta Biblio
      mencias kelkajn kialojn de nerespondo al pregxoj.

      La unua kialo estas peko (Psalmo 66:18; Sentencoj 1:28; 15:8, 29; Jesaja
      1:15; Mihxa 3:4). "Vidu, ne mallongigxis la mano de la
      Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li
      ne auxdu. Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via
      Dio, kaj viaj pekoj kovris antaux vi Lian vizagxon, por ke Li ne auxdu"
      (Jesaja 59:1-2). "Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed
      iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian Volon, tiun Li atentas" (Johano
      9:31).

      Alia kialo estas malbonkoreco de la pekulo. Sentencoj 21:13 deklaras, "Se iu
      sxtopas sian orelon kontraux kriado de malricxulo,
      li ankaux vokas kaj ne estos auxskultata." Vidu ankaux Sentencojn 28:9.

      Dubo ankaux povas enirigi niajn pregxojn en la "vocxleterujon" de Dio.
      Jakobo skribis, "Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la
      dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan. Cxar tiu homo ne
      pensu ke li ricevos ion de la Sinjoro - duoblanima homo,
      sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj" (Jakobo 1:6-8). Vidu ankaux Mateon 21:22;
      Markon 11:22-24; Hebreojn 11:6.

      Misdeziroj povas malhelpi niajn pregxojn. Ree, auskultu Jakobon, "Vi petas
      kaj ne ricevis, tial, ke vi petas malprave, por
      ke vi elspezu por viaj voluptoj" (Jakobo 4:3).

      Apud cxiaj misdeziroj staras nursinama deziro. David pregxis kaj fastis
      fervore pro la vivo de la infano, kiun li naskis el
      adulto kun la edzino de Urija, sed liaj pregxoj eniris la vocxleterujon de
      Dio. La infano fakte mortis (2 Samuel 12:15-18).
      Same, Elija volis morti pro la timo de Izebel. Dio ne plenumis lian deziron
      (1 Regxoj 19:1-5).

      Kiu el cxi tiuj kialoj igas viajn pregxojn "eniri la vocxleterujon" de Dio?
      La malveneno kontrau cxiuj estas gxusta starado antaux Dio
      kaj cxioma fido al Li. Viaj pregxoj ne eniru la vocxposxton de Dio.

      Amen.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      _________________________________________________________________
      MSN 8 with e-mail virus protection service: 2 months FREE*
      http://join.msn.com/?page=features/virus
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.