Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

"LA BENOJ DE ABRAHAM"

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, LA BENOJ DE ABRAHAM Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton (Hebreoj 11:17).
    Message 1 of 1 , Jan 24, 2009
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      "LA BENOJ DE ABRAHAM"

      "Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton" (Hebreoj 11:17).

      Estas hxoro populara en mia loko kiu estas lauvorte jene: "La benoj de Abraham estas miaj. Mi estas benata matene, tagmeze, kaj vespere. La benoj de Patro Abraham estas miaj." La kanto temas pri iu kiu partigas cxiujn bonajn benojn kiujn Dio faris por Abraham al si. Tamen, multaj homoj kiuj kantas tiun hxoron au havas tian ideon ne atentas la dolorojn kaj provojn de kredo de Abraham, kaj estas dube cxu ili estus pretaj partigi tiajn dolorojn kaj provojn por si.

      Kiam Abraham supozis gxui sian "pension" je sia indigxena lando, Dio elvokis lin el liaj parencoj por forlasi la certecon por necerteco. Jen homo kiu ne havis propran infanon je sia maljuneco. Li farigxis vaganto je la fremda lando kun siaj maljuna edzino kaj nevo. Dio promesis al li filon kiu elirus el lia internajxo, sed la promeso estis prokrastita. Malgrau tio, li kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. Je la agxo de naudek nau jaroj, Abraham travivis la operacion de cirkumcido por ke li plenumu sian parton de interligo kiu estis lauhome necerta kun Dio. Je la decidita tempo (intertempo de dudek kvin!), la promesita filo alvenis. Kiam Abraham gxojis je la filo de sia maljuneco, Dio ordornis lin oferi la filon! Li ja obeis. La Eternulo estis felicxa kaj renovigis Siajn benojn jene: "Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan; tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj. Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon" (Genezo 22:16-18). Cxi tio estas parto de la benoj kiujn kelkaj partigas al si nuntempe.

      Kiom el ni nuntempe povas, au estas preta, travivi tiujn travivajxojn kiujn Abraham travivis? Dio havas diferencajn rimedojn de trakto kun cxiu el ni. Li estas preta beni nin ecx pli ol kiel Li benis Abrahamon. Tamen, cxu vi estas pretaj diligente fidi al Li kaj obei Lin je Liaj traktoj kun ni? Tiu himnoverkinto diris, Fidu kaj obeu, cxar estas ne alia rimedo esti felicxa kun Jesuo, sed fidi kaj obei."

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).



      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
      +234 805 515 9591
      http://www.thewordthruthenet.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
      http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

      "Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed  ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos  glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA  VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.