Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

TIEL MALSANA, ANKORAU PLENA DE DANKEMO

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, Mi estis tre malsana, sed ankau tre okupita per mia exlporo pri la pastoroj kaj la utilo de la Reto pasintsemajne ke mi ne povis verki novan
    Message 1 of 2 , Nov 1, 2008
    View Source
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      Mi estis tre malsana, sed ankau tre okupita per mia exlporo pri la pastoroj kaj la utilo de la Reto pasintsemajne ke mi ne povis verki novan predikon nek traduki gxin en Esperanton. Do, me decidis resendi unu el miaj antauaj predikoj originale sentita je la 26-a de februaro, 2006. Dum ni eniras la monaton de laudo, cxi tiu prediko estas tre tauga:

      TIEL MALSANA, ANKORAU PLENA DE DANKEMO

      "Pregxu sencxese; pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi" (1 Tesalonikanoj 5:17-18).

      Mia trijar-agxa filino surprizis min antau nelonge. Sxi estis tiel malsana ke sxi ne povis iri al lernejo. Sxi ecx vomis cxiun cxiun mangxajxon, trinkajxon kaj medikamentojn kiujn ni donis al sxi tiutage. Tamen, kiam mi petis sxin pregxi dum sxi estis dormonta tiunokte, sxi dankis Dion pro cxiu agado de la tago kiun sxi povis memori. Mirinde, sxi ne memoris pregxi ke Dio resanigu sxin.

      Mi poste pregxis por dia resanigo por sxi, sed tiu pregxo de danko, ecx kiam sxi estis tiel malsana , tusxis min kaj igis min pensi pri mia pregxa vivo. Kiom da tempo mi memoras danki Dion pro Lia boneco supermi kiam mi estas en aflikto? Profeto Hxabakuk estis bona ekzemplo cxi tie. Li plendis pri kial la malvirtuloj prosperis dum la virtuloj suferis. Sxajnis ke Dio ne agas laux lia atendo.Ankorau, li finis sian profetajxon per lauxdoj al Dio cxar li sciis ke estas bonkora Dio malantau la sxajna cirkonstanco. Li prefere gxojis je Dio ecx en sia necerta situacio. Li finis sian profetajxon tiele: "Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo. La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj" (Hxabakuk 3:17-19).

      Ijob, en sia angoro lauxdis Dio. Kial? Li rememoris en siaj doloroj ke la celo de Dio estas cxiam bona. Auxskultu lin, "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon." (Ijob 13:15); "Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo. Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion" (Ijob 19:25-26); kaj "Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro" (Ijob 23:10).

      Kiel vi trapasas? Cxu vi tiel malsana, tiel malricxa, tiel malgxoja, tiel malforta, au tiel kio? Laudu Dion! Li ankorau prozorgas por vi. La psalmisto fieris pri la zorgxo de Dio, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min" (Psalm 23:4). Estu plena de dankemo je cxiuj cirkonstancoj. Tio estas la volo de Dio por vi!

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.thewordthruthenet.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will
      have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted
      in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST
      AND TO DIE IS GAIN (Philippians 1:20-21, NIV).

    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.