Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

ILI ESTAS GRAVAJ, SED...

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, ILI ESTAS GRAVAJ, SED... Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo
    Message 1 of 1 , Sep 27, 2008
    • 0 Attachment

      Estimataj,

      ILI ESTAS GRAVAJ, SED...

      "Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo" (Galatoj 3:28).

      Kiam mi estis kondukita verki la predikon kiun mi dissendis pasintsemajne pri la graveco de la ina infano kaj virino gxenerale, mi ne unue pensis pri la negativa impliko de la mesagxo, precipe rilate al la debatado pri la roloj de virinoj en la eklezio kaj la nuna movado de liberigo de virinoj. La reagoj de homoj al la mesagxo igas verki reagon al al cxi tiuj reagoj pri cxi tiuj aferoj.

      Estas mia konsento ke virinoj estas kreitaj je la bildo de Dio kiel helpantinoj similaj al viroj, ke ili havas siajn rolojn por ludi en la mondo kaj por la disvastigo de la evangelio de Jesuo Kristo, ke la virinoj estas egalaj spirite kun viroj, kaj ke ili povas plenumi ian ajn rolon en la eklezio kaj en ia ajn alia loko. Tamen, virinoj devus memori ke ili devus submetigxi al siaj edzoj, ne gravas la ofico en kiu ili trovas sin.

      Mi ne volas aligxi al la debatado pri la roloj de virinoj en la eklezio au en la socio. Se vi opinius ke virinoj devus ne fari aktivan rolon au en la eklezio au en la socio, bone. Tenu vian opinion. Ne kondamnu homojn kiuj opinias male. Permesu al Dio fari tion. Se vi opinius ke Dio povas uzi virinojn kiel Li uzas virojn en la eklezio kaj en la socio, bone. Tenu vian opinion. Vi ankau ne kondamnu homojn kiuj ne opinias kiel vi. Interpretado de kelkaj partoj de Sankta Biblio ne devus kauzi malkonsenton.

      Tamen, troa emfazo pri liberigo de virino neas la instruojn de la Sankta Biblio pri la pozicio de virinoj. Virinoj devus esti kontentaj kun la fakto ke je la ordo de Dio, viroj estas la unuaj, poste virinoj. Viroj ankau devas trakti virinojn per honoro kiel kunheredantinojn de la benoj de Dio por ke ili (la viroj) havu la favoron de Dio (vidu: 1 Petro 3:7).

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      PS

      Sendu vian reagon rekte al mi cxe <spiritualdigest@...>. Dio benu vin!



      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.thewordthruthenet.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will
      have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted
      in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST
      AND TO DIE IS GAIN (Philippians 1:20-21, NIV).

    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.