Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

ILI ESTAS GRAVAJ

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, ILI ESTAS GRAVAJ Kaj Dio kreis la homon lau Sia bildo, lau la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin (Genezo 1:27).
    Message 1 of 1 , Sep 20, 2008
    • 0 Attachment

      Estimataj,

      ILI ESTAS GRAVAJ

      "Kaj Dio kreis la homon lau Sia bildo, lau la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin" (Genezo 1:27).

      "...Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco" (Psalmo 144:12).

      Multaj socioj en la mondo estas virseksa-regaj. La virseksa infano estas pli sxatata ol la ina infano. Tamen, ambau la virseksaj kaj inaj infanoj havas siajn rolojn en la socio. La Eternulo kiu kreis ilin en formo de viro kaj virino en la komenco ne eraris iamaniere. Kelkfoje, inaj infanoj estas pli utilaj ol la virseksaj infanoj precipe je la zorgo pri gepatroj kaj zorgo pri hejmaj aferoj. Antau nelonge, cxi tio estis evidenta en mia hejmo kiam mi revenis hejmen de butikumo kiu dauris dum preskau la tuta tago kun iu kolego. Kiam mi alvenis, mia ses-jara-agxa infanino intuicie venis en la cxefdormcxambron por doni al mi trink-akvon kun kelkaj pecoj de loka bakita kuko kiel refresxigon antau ol mia edzino donis al mi taugan mangxajxon. Mia edzino kaj mi alte taksis la klopodon de la knabino, kaj miris cxu sxia maljuna frato povus pensi fari tian zorgon.

      Multaj familioj kiuj havas nur infaninojn ne aprezas tion kion Dio faris por ili. Multaj viroj je cxi tiu parto de la mondo povas ecx edzigi aliajn edzinojn por ke ili havu filojn kiujn ili konsideras kiel heredontojn kaj pli gravajn ol la infaninojn kiujn ili havas. Multaj viroj ne donas al sia infanino la saman edukan oportunon kaj videblon kiel la virseksa infano cxar ili konsideras la inan infanon kiel malpli gravan. Tio ne estas la vero. Ina infano estas tre grava, kaj sxi devus esti traktata tiele.

      Estas multaj gravaj virinoj en la Sankta Biblio kaj en historio. Tiaj virinoj en la Malnova Testamento estis Miriam (Eliro 15:20-21; Mihxa 6:4); (b) Debora (Jugxistoj 4:1-5); (c) Hxulda (2 Kroniko 34:22-28); (d) Ester (vidu la Libron de Ester); ktp. En la Nova Testamento, Maria, la patrino de Jesuo estis grava inter virinoj (Luko 1:28, 42, 48). Krom sxi, estis ankau aliaj virinoj kiuj havis publikajn servojn por Dio. Inkluzive estis la infaninoj de Filip, Febe, Junia, Trifajna, Trifosa, Persis, Eudia kaj Sintihxe (vidu: Romanoj 16, Filipianoj 4:2). Cxi tiuj virinoj, kaj multaj pli hodiau, signas la komencon de plenumo de la profetajxo de Joel de tago en kiu virinoj kaj viroj estos la iloj de la laboro de la Sankta Spirito (Joel 2:28-29). Nuntempe, malgrau la fakto ke virinoj estas cxefe dommastrinoj, ili havas siajn proprajn aktivajn rolojn, kvankam ne kiel tiel elstarajn kiel la viroj havas, en la socio. Estis, kaj ankorau estas,

      virino-gvidantinoj kiuj jam faris kuragxajn pasxojn por plibonigi la aferojn de homoj.

      Virinoj estas kreitaj je la bildo de Dio kiel helpantinoj similaj al viroj. Ili havas siajn rolojn por ludi en la mondo kaj por la disvastigo de la evangelio de Jesuo Kristo. Ne gravas la penoj de viroj meti ilin kie ili ne estas gravaj, la virinoj estas egalaj spirite kun viroj, kaj ili povas plenumi ian ajn rolon en la eklezio kaj en ia ajn alia loko. Ili estas gravaj!

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).



      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
      +234 805 515 9591
      http://www.thewordthruthenet.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will
      have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted
      in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST
      AND TO DIE IS GAIN (Philippians 1:20-21, NIV).

    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.