Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KRISTANOJ POR NOBLA CELO

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj,   KRISTANOJ POR NOBLA CELO   “En granda domo ne nur estas objektoj el oro kaj argxento, sed ankau el ligno kaj argilo; kelkaj estas por noblaj
    Message 1 of 2 , Sep 6, 2008
    • 0 Attachment

      Estimataj,

       

      KRISTANOJ POR NOBLA CELO

       

      “En granda domo ne nur estas objektoj el oro kaj argxento, sed ankau el ligno kaj argilo; kelkaj estas por noblaj celoj kaj kelkaj por malnoblaj. Se homo purigas sin de la lastnomitaj, li estas instrumento por noblaj celoj, li sanktigxos, estos utila al la Majstro kaj preta fari ian ajn bonan agon” (2 Timoteo 2:20-21).

       

      En la supra alineo kristanismo estas komparata al granda domo kaj la unuopaj kristanoj al ujoj au iloj en la domo. Kelkaj ujoj estas por noblaj celoj, kelkaj por malnoblaj. Kio instigas kristanojn agi por noblaj celoj?

       

      Nur tiuj, kiuj daure purigas sin de la interplekto kun la mondo, konfesas siajn pekojn kaj forlasas ilin, estos instrumentoj por nobla celo. Kiel oni povas fari tion? La psalmisto respondas: “vivante lau la vorto (de Dio)” (Psalm 119: 9, komparu la versojn 94-105). La konfeso al kiu oni rilatas cxi tie, ne estas nura konfeso, sed “…Dia malgxojo alportanta penton kiu kondukas al savigxo!” (2 Korintanoj 7: 9-10).

       

      Simple, sanktigi estas apartigi por speciala celo, dedicxi, konsekri tian objekton. Tia estu kristano, kiu volas agi por noblaj celoj.Li estu apartigita, dedicxita, konsekrita kaj sanktigita persono. Dio apartigas nin nur, se ni purigis nin. - Tio estas kompleksa studo postulanta multan tempon por klarigo kaj kompreno (Tito 2: 13-14; Hebreoj 10: 10; Petro 1:15-16; Efesanoj 4: 24).

       

      La utileco de kristano volanta agi por nobla celo estas nur por Dio, kio signifas, ke cxio, kion li faras, estas por Dio kaj Lia gloro.(Kolosanoj 3:23; 1 Korintanoj 10:31). Li ne volos esti utila por alia celo, persona au ia ajn. Rimarkinda estas la esprimo por Dio, kiun Paulo uzas en tiu verso (t.e. 2 Timoteo 2: 21) – Majstro. Gxis ni vidas Dion kiel nian Majstron en la vera senco de la vorto, ni ne povas esti utilaj por Li kaj ni ne povas agi noblacele por Li. Multaj homoj volas esti utilaj por Dio, sed lau sia propra maniero.

       

      Kristano estu ankau preta labori. Laboro sola ne faras homon kristano, sed ni estas savitaj por labori. Notu, ke ne temas pri iu ajn laboro, sed pri bonaj verkoj. Tiuj verkoj estas “verkoj de servado, por ke la korpo de Kristo estu konstruata”. (Efesanoj 4:12). La preparo estos “ dum kaj ekster la sezono” (2 Timoteo 4:2).

       

      Cxu vi agas por noblaj celoj au cxu vi nur estas en la domo de Dio ?

       

      Je la servo de Dio,

       

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.thewordthruthenet.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will
      have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted
      in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST
      AND TO DIE IS GAIN (Philippians 1:20-21, NIV).


    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.