Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

GXI ESTAS REZERVITA POR VI

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, GXI ESTAS REZERVITA POR VI Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu lau Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per
    Message 1 of 1 , Aug 30, 2008

      Estimataj,

      GXI ESTAS REZERVITA POR VI

      "Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu lau Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj, en heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo por vi" (1 Petro 1:3-4).

      Estas iu tradicio kiun kelkaj kristanaj gepatroj faras kiam ili naskas infanon – acxetante novan Biblion kiel la unuan donacon por la infano. La donaco estas donata publike dum la ceremonio de nomo au la dedicxo de la infano. Mi faris cxi tiun tradicion por miaj du infanoj kaj rezervis la kopiojn de la Sankta Biblio sur mia librobreto en mia studejo. Mia plano estis donaci la kopiojn de Biblio al la infanoj kiam ili estos plene kreskaj. Nelonge, iu malgranda dramo okazis je mia studejo dum mi sercxis kelkajn librojn cxe miaj librobretoj. Mia ok-jar-agxa filo estis kun mi rigardante la librojn sur la bretoj. Li atentigis min al iu aparta libro. Kiam mi rigardis la libron, gxi estis la aparta Biblio kiun mi acxetis por li ok jarojn antaue. Mi demandis lin cxu li sxatas gxin, li diris jese. Tiam, mi diris al li malfermi la titilopagxon kaj legi la autografon tie. Li estis surprizita eltrovi ke la Biblio estas donaco por li ekde la tago de la ceremonio de lia nomo. Li jxus sternigxis je danko por la rezervita trezoro.

      Cxu vi scias ke Dio havas kelkajn rezervitajn trezorojn por vi ankau? Kelkaj el cxi tiuj rezervitaj trezoroj estos malkasxitaj al ni surtere, kelkaj el ili estos malkasxitaj je cxielo. Petro pridiskutis "heredajxon" kiu estas rezervita por la renaskitoj en la cxielo. Cxi tiuj heredajxoj ne povas esti pereontaj, makultoj, au velkontaj. Tio estas krom la la viva espero kiun ni havas per la la relevigxo de Jesuo Kristo. Ne gravas tio kio okazas surtere, vera kristano havas tiun esperon de legaco rezervita por li/sxi en la cxielo. Tamen, ne estas nur je la cxielo ke li/sxi gxuas tian legacon. Ecx, cxi tie surtere, li/sxi havas multajn ajxojn pri kiuj nekristanoj ne fieras. Li/sxi havas la gracon, kompaton, pacon kaj amon je abundo. Cxi tiuj ecoj superas cxiun homan komprenon. Efektive, la kristano estas ricxe benata je la Eternulo!

      Kio estas la deziro de via koro? Kio vi aspiras igxi? La Eternulo havas je rezervo por vi ambau surtere kaj je la cxielo pli ol tio kion vi povas imagi. Gxi estas rezervita por vi por la planita tempo. Cedu vian tutan vivon al Li. Fidu al Li. Li baldau surprizigos vi!

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.thewordthruthenet.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will
      have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted
      in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST
      AND TO DIE IS GAIN (Philippians 1:20-21, NIV).


    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.