Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

RENOVIGU VIAN DONADON (Parto 1)

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, RENOVIGU VIAN DONADON (Parto 1) Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la
    Message 1 of 1 , Aug 9, 2008

      Estimataj,

      RENOVIGU VIAN DONADON (Parto 1)

      "Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan. Tiam Mi faros por vi malpermeson al la mangxeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbrancxojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot. Kaj cxiuj nacioj nomos vin felicxaj, cxar vi estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot" (Malahxi 3:10-12).

      Cxi tiu parto estas la plej populara en la libro de Malahxi pro gxia instruo pri dekonajxoj (= religia kotizajxo). Oni jam predikis multajn model-predikojn pri cxi tiu parto. Kial Malahxi alfrontis la popolon Izraelan reveni al Dio estante fidelaj je siaj dekonajxoj kaj oferoj? Cxi tiu mesagxo estas mallongita versio de studo pri la tutaj principoj de donado en la Sankta Skribo kun Malahxi 3:7-12 kiel la cxefa parto, kvankam la studo ne temos nur pri dekonajxoj kaj oferoj sed pri donado gxenerale, jen la temo.

      La popolo Izraela estis kulpigita pro malobeo de Dio ekde la tempo de siaj prauloj. Ju pli Dio provis alportis ilin al Si, des pli ili erarvagis for de Li. Dio ordonis ilin reiri al Li por ke Li ankau reiru al ili (vidu: Jakobo 4:8-9). Ironie, la Izraelidoj ne sciis kiel reiri al Dio. Kiel ili povus kiam ili ne zorgis servi Lin prave? Nur tiuj kiuj provas sercxi Dion trovas Lin.

      Se la popolo ne sciis la rimedon per kiu ili forvagis de Dio, Malahxi estis preta diri al ili tute klare ke ili prirabis Dion. Prirabi homon estas grava kulpo en Izraelo. Kia surprizo ke ili ne prirabis homojn, sed Dion! Oni ne estus surprizita ke la popolo Izraela demandis kiamaniere ili prirabis Dion. Tamen, cxu ili ne sciis?

      En sia malsubtileco, Malahxi diris al ili ke ili prirabis Dion koncerne siajn dekonajxojn kaj oferojn. Li pli frue pridiskutis la aferon de profana ofero en cxaptiro unu. Oferoj cxi tie aludis al la partoj de la gxeneralaj oferoj destinitaj por la pastroj. La dekonajxo estis la dekono de cxiuj produktajxoj kaj brutaro kiujn la popolo posedis (Levidoj 27:30, 32). Oni donis ilin al la Levidoj, kiuj returne donis dekonon de la dekonajxon al la pastroj (Nombroj 18:21-32). Tio signifas ke, se la pastroj ne ricevus dekonajxojn kaj oferojn kiujn oni devus doni al ili, tiam, ili devus trovi aliajn rimedojn por subteni sin, tiam forlasante la servadon de la templo.

      La studo estos konkludita venontsemajne per la instruo de la Nova Testamento pri donado gxenerale.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro)



      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will
      have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted
      in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST
      AND TO DIE IS GAIN (Philippians 1:20-21, NIV).


    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.