Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

VI BALDAU LAUDOS DION

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, VI BALDAU LAUDOS DION Laudu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laute audigu Lian gloron. Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian
    Message 1 of 1 , Jun 22, 2008

      Estimataj,

      VI BALDAU LAUDOS DION

      "Laudu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laute audigu Lian gloron. Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon. Car Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton. Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn; Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton" (Psalmo 66:8-12).

      Psalmo 66 estas unu el la dankecaj psalmoj. Gxi estas alvoko por laudi Dion pro Liaj timindeco, potenco, mirindaj faroj, regno, kaj gvideco sur Siaj homoj. Tamen, la psalmisto donis alian kialon por laudo de Li: Li elirigis Siajn homojn el malfelicxajxo. Farante cxi tion, Li esploris ilin; Li refandis ilin je fajro de vivo (kiel oni refandas argxenton au oron) por ke ili estu rafinitaj; Li igis ilin suferi multajn malfelicxajxojn; Li ecx lasis homojn brutali ilin. Tamen, finfine, Li elirigis ilin en bonstaton. Efektive, Li estu laudita!

      Dio traktas Siajn homojn same nuntempe. Li esploras ilin. Li lasas ilin trapasi multajn malfelicxajxojn de vivo. Kelkfoje, Li lasas homojn mistrakti ilin. Tamen, je cxi tio, Li estas kun ili. Li promesis, "Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos" (Jesaja 43:2. Vidu ankau: Psalmoj 23:4; 46:4-7; 91:15; Jesaja 41:10). Li baldau igos ilin venki cxi tiujn malfelicxajxojn, kaj ili laudos ilin.

      Kion vi trapasas nuntempe? Kio estas via propra esploro de fido? Cxu vi estas mistraktita nuntempe? Cxu vi estas en "valo de densa mallumo" nune? Ne malkuragxigxu! Estas portempe. Vi jxus trapasas gxin. La Eternulo estas kun vi. Li eligos vin el gxi, kaj igos vin esti pli rafinita kaj pli pura ol oro. Vi baldau laudos Lin!

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).



      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will
      have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted
      in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST
      AND TO DIE IS GAIN (Philippians 1:20-21, NIV).

    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.