Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

LA FONTO DE VERA HELPO

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, LA FONTO DE VERA HELPO Mi levas miajn okulojn al la montoj: de kie venas al mi helpo? Mia helpo venas de la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj la
    Message 1 of 1 , Apr 27, 2008
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      LA FONTO DE VERA HELPO
      "Mi levas miajn okulojn al la montoj: de kie venas al mi helpo? Mia helpo venas de la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj la teron" (Psalmo 121:1-2).
      La centdukekunua psalmo estas unu el la famaj psalmoj. Gxi estas psalmo de certigo je la Eternulo, la Dio kiu gardas kaj protektas Siajn proprulojn. La psalmisto estis konscia de sia bezono por helpo. Eble li trovis helpon je diferencaj lokoj, sed li konstatis ke la Eternulo estis, kaj ankorau estas, la ununura fonto de vera helpo kiu povus helpi lin. Cxi tiu Dio ne estas jxus ordinara dio; Li estas la Kreinto de la cxieloj kaj la tero, la pruvita Helpo en mizeroj (vidu: Psalmo 46:1).
      La Eternulo estas tre potenca. Li ne lasos vian piedon falpusxigxi. Li estas Tiu, kiu gardas vin. Li nek dormetas nek dormas. La mondaj gardantoj, pro ilia homa naturo, eble dormetas aux ecx dormas dum siaj dejxoroj. Ili eble decidas ne gardi nin, kiel ni volus. Tamen la Eternulo estas cxiam kaj adedejxoranta. Je Johano 5:17, Jesuo Kristo diris al la Judoj pri Dio, "Mia Patro gxis nun laboras, kaj mi laboras."
      La Dio ne nur gardas, Li ankaux protektas de dangxero. Li estas la ombro por Siaj propruloj de ia atako cxu tage cxu nokte (vidu Psalmon 91:1-2). Certe, Li gardos Siajn proprulojn de ia dangxero ie ajn tiaj homoj iros. Li faros cxi tion gxis la fino de la mondo! Sendube, Pauxlo povis fiere diri ke neniu povos apartigi nin de la amo de Dio (Romanoj 8:31-39; 2 Timoteo 4:18).
      Cxu vi bezonas helpon? Fidu al la Eternulo! Li estas la ununura fonto de vera helpo. Ne fidu al homo. Homo eble promesas helpi, sed nur Dio estas kapabla reale helpi. Cxu vi fidos al Li? Li helpos al vi je nomo de Jesuo. Amen.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Be a better friend, newshound, and know-it-all with Yahoo! Mobile. Try it now.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.