Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

LA ETERNULO MIN PRIZORGAS

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, LA ETERNULO MIN PRIZORGAS Cxar mia patro kaj mia patrino min forlasis, sed la Eternulo min akceptis (Psalmo 27:10). David havis multajn
    Message 1 of 1 , Feb 24, 2008
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      LA ETERNULO MIN PRIZORGAS
      "Cxar mia patro kaj mia patrino min forlasis, sed la Eternulo min akceptis" (Psalmo 27:10).
      David havis multajn malfelicxojn dum sia juneco. Li havis cxi tiujn malfelicxojn pro la malamikeco inter li kaj Regxo Saulo. Liaj gepatroj ne povis helpi au protekti lin. Efektive, li devis prizorgi ilin kaj protekti ilin de la okazonta dangxero de Saulo (1 Samuel 22:3). Je cxi tiu tempo, sxajnis al David ke siaj gepatroj jam forlasis lin, precipe pri la respondeco de prizorgo de li kiel ilia filo. Saulo kiu estis lia bopatro sercxis rimedon mortigi lin. Tamen, li sciis ke la Eternulo prizorgis lin.
      Kelkfoje, homoj kiuj devus prizorgi nin eble ne esti kapablaj fari tiele. Homoj kiuj supozas helpi nin eble ecx bezonas nian helpon. Ni eble ne komprenas ke ili ne povas fari la atenditan helpon je tiu tempo. Homoj kiuj estas intimaj al ni eble estas niaj plej malbonaj malamikoj. Tamen, Dio estas tie por ni. Kiam sxajnas ke homoj jam forlasis nin, Dio prizorgos nin.
      Uzinte la figuran esprimon de pasxtisto, Jesaja diris pri Dio: "Kiel pasxtisto Li pasxtos Sian sxafaron, per Sia brako Li kolektos la sxafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la sucxigantinojn Li kondukos" (Jesaja 40:11. Vidu ankau: 49:9-10; Jehxezkel 34:12-14, 31; Mihxa 5:4; Johano 10:11-16; Apokalipso 7:17).
      Kion vi nuntempe trapasas? Cxu sxajnas kvazau ecx viaj gepatroj kaj aliaj intimaj parencoj jam forlasis vin? Cxu viaj amikoj sxajne havas malfacilon kunrilati? Dio prizorgos vin. Dio faros ion pri via situacio. Ne perdu esperon. Dio glorigos Sin je via vivo en la nomo de Jesuo. Amen.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Be a better friend, newshound, and know-it-all with Yahoo! Mobile. Try it now.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.