Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KION VI VIDAS? (Datrevena Mesagxo)

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, La reta servo nomita angle Spiritual Digest estas precize kvinjara hodiau (la 18-an de februaro, 2008) (la esperanta versio Spirita Nutrajxo
    Message 1 of 1 , Feb 16, 2008
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      La reta servo nomita angle "Spiritual Digest" estas precize kvinjara hodiau (la 18-an de februaro, 2008) (la esperanta versio "Spirita Nutrajxo" komencigxis poste). La servo kiu komencigxis en la angla kun 47 homoj nun havas milojn da homoj tra la mondo kiel siajn semajnajn ricevantojn. Dum cxi tiuj kvin jaroj, mi konstante dissendis la semajnajn mesagxojn. Glorata estu Dio pro Sia efika graco sur mi! Por celebri la kvinan datrevenon de la reta servo, mi resendu la unuan kaj unu el la plej bonaj predikoj kiel la predikon por cxi tiu semajno:
      KION VI VIDAS?
      "Kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankau en iliaj okuloj" (Nombroj 13:33).
      "La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas tre, tre bona¬Ö kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin" (Nombroj 14:7, 9).
      Cxi tiuj estis la opinioj de du grupoj kiuj iris esplori la landon Kanaan. Sendube, la du grupoj diris la absolutajn aferojn kiujn ili vidis en la lando. La unua grupo estas la karna vido kiu ne vidis preter la ordinarajxo, dum la dua estas la spirita vido kiu vidis la eksterordinarajxon.
      Kion vi vidas en via situacio? Cxu gxi estas la ordinarajxo au la eksterordinarajxo? Se vi vidus nur vian situacion, vi vidas nur la ordinaron, sed se vi kredus, vi vidos preter via situacio. Jesuo diris al Marta, "Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40). Kaj Paulo atestis, "Ni iradas fide, ne vide" (2 Korintanoj 5:7).
      Vidu preter la ordinarajxon kredante je la Eternulo ke li helpos al vi, kaj li estos glorata je via vivo.
      Pregxu ke mi povos daurigi sendi predikojn kiel cxi tiun, kaj plusendu ilin al viaj amikoj. Dio benu vin dum vi faras tion. Amen.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
      PS
      Mi iam min retiris de peto por financa helpo de homoj cxar mi ne volas ili ke ili konsideru min kiel iun kiu faras la servon pro financa au materiala gajno. Kelkaj homoj jam ja malprave akuzis min tiele! Estas fakto ke mi bezonas financan helpon dum mi faras la servon, sed estas mia pregxo ke Dio tusxu la korojn de homoj por provizi al miaj financaj kaj materialaj bezonoj. Se la Eternulo tusxus vin esti auspicianto de cxi tiu reta servo de tempo al tempo, vi eble skribus al mi cxe <spiritualdigest@...>.


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Looking for last minute shopping deals? Find them fast with Yahoo! Search.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.