Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

KIAL VI ESTAS TIE?

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, KIAL VI ESTAS TIE? Kriadis ili do diverse ion kaj alion, cxar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis (Agoj
    Message 1 of 1 , Jan 26 8:17 PM
      Estimataj,
      KIAL VI ESTAS TIE?
      "Kriadis ili do diverse ion kaj alion, cxar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis" (Agoj 19:32).
      La evangelia servo de Paulo sukcesis en la tiama Malgrandazio. La Sankta Biblio diras, "Kaj Dio faris per la manoj de Paulo eksterordinarajn miraklojn" (Agoj 19:11). Cxi tio kondukis al la konvertado de multaj homoj al la nova Vojo. La nova tendenco estis minaco al la iama floranta komerco de kelkaj argxentajxistoj, precipe Demetrio, kiuj faradis argxentajn templetojn de Artemis, la diino de la Efesanoj. Li alvokis siajn samokupajn laboristojn kaj informis ilin pri la dangxero kiun la nova Vojo povus kauzi al ili, ilia komerco, kaj ilia estimata diino. Kiam la aliaj argxentajxistoj audis cxi tion, ili ekprotestis je defendo de sia diino. La privata protesto kondukis al tumulto en la urbo Efeso. Oni forkaptis du el la kunuloj de Paulo kaj alportis ilin al la teatro kie oni volis puni ilin. La tuta amaso kiu kunvenis je la teatro estis konfuzita; kelkaj kriadis ion dum kelkaj aliaj kriadis alion cxar multaj el ili ne reale sciis kial ili estis tie. Ili jus aligxis al la amaso. Ne mirinde, oni dissendis ilin ne akirante ion (vidu: Agoj 19:8-41).
      Multaj homoj nuntempe estas kiel tiu amaso de Efeso. Ili estas je iu motivo ne sciante la realan celon de la motivo. Ili vidas aliajn homojn en gxi, kaj ili aligxis al la homoj farante gxin. Multaj homoj estas en ia profesio cxar iliaj amikoj faras gxin. Multaj membras je iu politika partio ne pensante cxu iliaj ideologioj similas la ideologiojn de la partio. Multaj ecx kredas je iu religiaj kredoj sen personaj konvinkoj pri tiaj kredoj. Cxar la kredoj estas popularaj en ilia loko, ili povus morti por la kredoj. Cxi tio ne devus esti tiele!
      Cxu vi jam demandis vin kial vi estas kie vi estas? Cxu vi havas personan celon farante tion kion vi vidas aliajn homoj homojn fari? Cxu vi iam pensis pri tio kio okazus al vi persone se vi devus defendi vin pro la ago kiun vi aligxas al aliaj fari? Kial vi faras tion kion vi faras nuntempe? Kial vi estas en tiu aparta loko nun? La Sankta Biblio diras, "…cxar ni cxiuj staros antau la tribunala segxo de Dio. Cxar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antau Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion. Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem" (Romanoj 14:10-12). Se cxi tio estas tiele, vi persone devas scii distinge kial vi faras tion kion vi faras. Kial vi estas tie?
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Be a better friend, newshound, and know-it-all with Yahoo! Mobile. Try it now.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.