Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

FINIGXONTA… FINIGXANTA… FINIGXINTA!

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, FINIGXONTA… FINIGXANTA… FINIGXINTA! Ne kvazau mi jam trafis, au jam perfektigxis; sed mi min pelas antauen, se mi nur povos ekteni tion, pro
    Message 1 of 1 , Dec 30, 2007
      Estimataj,
      FINIGXONTA… FINIGXANTA… FINIGXINTA!
      "Ne kvazau mi jam trafis, au jam perfektigxis; sed mi min pelas antauen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantaue, kaj strebante al tio, kio estas antaue, mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo" (Filipianoj 3:12-14).
      Se vi legus cxi tiun mesagxon je la tago kie mi sendis gxin, la jaro 2007 estas finigxonta. Se vi legus gxin je la dua tago, la malnova jaro estas finigxanta. Tamen, se vi legus la mesagxon post la dua tago de gxia dissendo, signifas ke la jaro jam estas finigxinta! Kie ajn vi legas gxin, la jaro jam finigxas kun siaj plej bonoj, pli bonoj, bonoj, malbonoj, pli malbonoj, kaj plej malbonoj. Ni povas fari nenion pri gxi. Se la jaro alportus bonajxojn por ni, ni danku Dion. Se male, ni ankorau danku Lin. La fakto ke ni povis vidi la finon de la jaro estas granda sukceso je nia flanko. Ni komencis la jaron kun multaj homoj kiuj ne estas vivantaj hodiau. Ni ne estas pli bonaj ol plimulto el ili. Ni estas vivantaj hodiau je la graco de Dio. Ni ne devas daurigi vivi je tio kio okazis al ni en la malnova jaro.
      Paulo la apostolo donis bonan konsilon pri cxi tio: forgesu tion, kio estas malantaue, kaj strebu al tio, kio estas antaue. Ne gravas via atingo je la jaro 2007, forgesu gxin kaj strebu al pli grandaj atingoj en la jaro 2008. Ne permesu la sukcesojn de la jaro 2007 esti obstaklo por viaj pli grandaj sukcesoj en la jaro 2008. Lasu la novan jaron esti jaro en kiu vi faros pli grandajn klopodojn por Dio. Lasu gxin esti jaro kiu vin movos al pli granda loko.
      Ne gravas via malsukceso en la jaro 2007, forgesu gxin ankau kaj esperu ke la jaro 2008 alportos pli da bonajxoj. Je la helpo de Dio, vi sukcesos en la nova jaro. La malnova jaro jam finigxis. La nova jaro estas cxi tie kun siaj novaj alfrontoj. La nova jaro havas multajn oportunojn kiuj postulas utilon. Estu preta por superi en la nova jaro. Estu preta hontigi la diablon kaj liajn kunulojn. Ne gravas la situacio, vi laudos Dio je la nova jaro. La Eternulo gloros Sin je via vivo en la nova jaro nome de Jesuo Kristo. Amen.
      Felicxan Novjaron (2008) antaue!
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Be a better friend, newshound, and know-it-all with Yahoo! Mobile. Try it now.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.