Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

LA LEGXO DE KARMO

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, LA LEGXO DE KARMO Jen tiu kiu gravedigxis per malbono, portis en si malicon, kaj naskis mensogon. Li fosis kavon kaj profundigis gxin, kaj li
    Message 1 of 1 , Dec 2, 2007
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      LA LEGXO DE KARMO

      "Jen tiu kiu gravedigxis per malbono, portis en si
      malicon, kaj naskis mensogon. Li fosis kavon kaj
      profundigis gxin, kaj li falis en la kavon, kiun li
      pretigis. Lia malico refalos sur lian kapon, kaj sur
      lian verton falos lia krimo" (Psalmo 7: 14-16).

      "Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion
      oni semas, oni ankaux rikoltos. Cxar kiu semas por
      sia karno, el la karno tiu rikoltos putrajxon; sed kiu
      semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos
      eternan vivon" (Galato 6:7-8).

      Mi ne estas budhisto, nek hinduisto. Mi nek kredas la
      doktrinon ke oni estos rekompencata en estonta monda
      ekzistado por tio kion oni faras nuntempe. Tamen, mi
      kredas ke oni estos rekompencata por tio kion oni
      faris, faradas, kaj faros estonte kaj en cxi tiu
      mondo kaj precipe en la cxielo.

      Multaj homoj agadas, ecx agacxas, kvazaux ili ne estos
      rekompencataj. Oni ja estos rekompencata por tiuj
      agadoj kiujn oni faras, kaj bonaj kaj malbonaj.
      Malbonuloj ne konstatas cxi tiun fakton. Dum la legxo
      de karmo postulas ke tiu homo estos rekompencata en
      sia reenkarnigxo, la Sankta Biblio diras ke tiu homo
      estos rekompencata kaj cxi-monde kaj cxiele.

      Legu la cititajn versojn supre denove kaj meditu pri
      ili. Kion vi semas nuntempe? Cxu vi volus ke Dio
      rekompencu vin por via nuntempaj agadoj? Cxion, kion
      oni semas, tion oni ankaux rikoltos.

      Dio diras, "Cxe mi estas vengxo, Mi repagos" (Romanoj
      12: 19), kaj "La maljustulo ankoraux estu maljusta;
      kaj la malpurulo ankoraux estu malpura; kaj la
      sanktulo ankoraux sanktigxu. Jen mi rapide venos; kaj
      mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux
      lia faro" (Apokalipso 22: 11-12).

      En la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      ____________________________________________________________________________________
      Get easy, one-click access to your favorites.
      Make Yahoo! your homepage.
      http://www.yahoo.com/r/hs
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.