Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

“MIKELO NE DORMAS!”

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, “MIKELO NE DORMAS!” “Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al
    Message 1 of 1 , Aug 26, 2007
    • 0 Attachment
      Estimataj,
       
      “MIKELO NE DORMAS!”
       
      “Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne  pripensas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri  la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo?  Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por  eltiri la lignereton el la okulo de via frato” (Mateo 7:3-5).
       
      Mia kvar-jara-agxa filino faris ion amuzan iun semajnfinon. Post kiam  ni havis nian posttagmezan mangxon, mi ordonis al la infanoj  iri kaj plenumi sian sieston. Sxi estas la tipo kiu malfacile  siestas, tial sxi iris en sian cxambron malvolonte. Post  kelkaj minutoj, sxi re-aperis en la salono kie sxia patrino kaj mi diskutis.  “Mikelo ne dormas!” sxi diris aludante al unu el siaj kuzoj kiu logxas kun  ni. Sxia patrino kaj mi miris kiel sxi sciis ke iu ne dormas dum sxi  supozis dormi.
       
      Tio eble estus unu el la faroj de infanoj, sed multaj kreskuloj faras  similajxon. Ili estas pretaj rapide montri la kulpojn de aliaj homoj  dum ili estas kulpaj de pli malbonaj kulpoj. Jesuo Kristo similigis tiujn  homojn al hipokrituloj kiuj havas trabojn en siaj okuloj kaj provas eltiri  lignereton el la okuloj de aliaj homoj!
       
       Ja, estas pli facile vidi la kulpojn de aliaj homoj. Tamen, estas pli bone  unue rigardi al ni mem kaj pentas penti antau ol ni rigardas al  aliaj homoj kaj korektas ilin. Tio estas kiel ni ne estos hipokrituloj!
       
      Je la servo de Dio,
       
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).
       


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Fussy? Opinionated? Impossible to please? Perfect. Join Yahoo!'s user panel and lay it on us.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.