Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

ESTU DANKEMA CXIAM (Serio 5)

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, ESTU DANKEMA CXIAM (Serio 5) Pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi (1 Tesalonikanoj 5:18). Cxi tio estus la
    Message 1 of 1 , Jul 29, 2007
    View Source
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      ESTU DANKEMA CXIAM (Serio 5)
      "Pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi" (1 Tesalonikanoj 5:18).
      Cxi tio estus la fina parto en cxi tiu serio. Mi devas konfesi ke mi unue ne intenciis seriigi cxi tiun temon, sed, kiel Dio volis, gxi farigxis seriaj predikoj. Glorata estu Dio!
      La antauaj partoj temis cxefe pri dankante kaj dankado kaj laudado al Dio pro tio kion Li faras por ni kaj pro Tiu kiu Li estas. Tamen, cxi tiu fina parto temos pri dankado al aliaj homoj kaj la kialoj por fari tiele. La cxefa versiklo por cxi tiu serio, 1 Tesalonikanoj 5:18, diras jene, "Pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi." Vi eltrovos ke donante dankon pri cxio kiel Paulo admonis la Tesalonikanojn ne estas nur por Dio. Ni devas doni dankon al homoj ankau. Ni emas senplue akcepti homojn kaj ne altevalorigi ilin pro tio, kio ili estas, kaj pro tio, kion ili faras en niaj vivoj, ne nur kiam tiuj aferoj kiujn ili faras sxajne estas malbonaj al ni! Plejfoje, Dio uzas homojn por beni aliajn homojn. Kiam la benitaj homoj dankas Dion, ili devas memori danki tiujn homojn kiuj estas iloj en la manoj de Dio. Kelkfoje, Dio permesas al la malbonaj homoj turmenti nin por elporti la bonajxojn en ni. Mi volas kredi ke se nepurigita oro povus reagi kiel homoj, gxi ne rigardus la orajxiston kiel bonan homon. Tamen, estas la manfarajxo de la orajxisto kiu igas la nepurugitan oron farigxi altevalorajxo. Kiu scias, la sxajne malbonaj travivoj kiun ni havas estas por nia bono, por igi nin pli purigitaj (vidu: 1 Petro 1:6-7). Efektive, ni devas esti dankemaj cxiam pro cxiuj homoj kiujn ni renkontas, kaj pro cxio kion ili faras al ni cxu pozitive au negative.
      Alia kialo kial ni devas esti dankemaj cxiam estas la fakto ke gxi estas la volo de Dio por ni. La Sankta Biblio diras, "Per [Jesuo] do ni oferu al Dio cxiam oferon de laudo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomoÂ…cxar tiaj oferoj placxas al Dio" (Hebreoj 13:15-16).
      Tiu kiu estas dankema havos pluajn kialojn esti dankema. Pri cxio donu dankon.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Fussy? Opinionated? Impossible to please? Perfect. Join Yahoo!'s user panel and lay it on us.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.