Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

ESTU DANKEMA CXIAM (Serio 4)

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, ESTU DANKEMA CXIAM (Serio 4) Pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi (1 Tesalonikanoj 5:18). Benu, ho mia
    Message 1 of 1 , Jul 22 9:27 AM
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      ESTU DANKEMA CXIAM (Serio 4)
      "Pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi" (1 Tesalonikanoj 5:18).
      "Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, de majesto kaj beleco Vi estas vestita." (Psalmo 104:1).
      La antauaj partoj en cxi tiu serio jam donis multajn kialojn kial ni devas cxiam danki Dion. En cxi tiu parto ni diskutos pri kiu Dio estas kiel la psalmisto priskribis Lin en Psalmo 34. De cxi tiuj priskriboj, ni havos pliajn kialojn kial ni devas cxiam danki kaj laudi Dion.
      La psalmisto komencis per la grandeco de Dio. La grandeco de Dio estas montrita je Lia kreitaro: Li sternas la cxielon kiel tapisxon (verso 2b); Li fondis la teron sur gxia nesxanceligxaj fundamentoj (verso 5) kaj kovras la abismon (verso 6); Li arangxas la direkton de akvo (versoj 6b-9); Li kontentigas la teron kaj la aliajn kreitojn per Sia faro (versoj 10-13); Li provizas logxejon por Siaj Kreitoj (versoj 16-18); kaj Li arangxas la sezonojn, tagojn kaj jarojn per la suno kaj luno (versoj 19-23). La psalmisto dauxrigas priskribi kiel Dio faris Sian kreitaron en sagxo, kaj cxiuj cxi tiuj kreitoj atendas de Dio por subtenado (versoj 24-29).
      Konsiderante cxi tion, la psalmisto konkludas ke la gloro de Dio estos por eterne kaj ke li respondos al la grandeco de Dio kantante al Li je la dauro de sia vivo kaj ke li trovos placxon je la medito pri gxi.
      La impliko de cxi tiu psalmo estas ke ni devas laudi Dion pro tiu kiu Li estas kiel Li montras gxin je Lia kreitaro. Eternulo, mi dankas Vin pro tiu kiu mi estas. Benu, ho mia animo, la Eternulon!
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Pinpoint customers who are looking for what you sell.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.