Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KIES ZORGO?

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, KIES ZORGO? Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis lin perfidonta: Kial oni ne vendis cxi tiun sxmiraĵon por tricent
    Message 1 of 1 , Jun 24, 2007
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      KIES ZORGO?

      "Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis  lin perfidonta: Kial oni ne vendis cxi tiun sxmiraĵon por  tricent denaroj kaj donis al malricxuloj? Tion li diris, ne  cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto,  kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en  gxin" (Johano 12:4-6).

      Judas Iskariota kondamnis la agon de Maria la  fratino de Marta kiu venis por sxmiri la  piedojn de Jesuo Kristo per multekosta sxmirajxo. Lau li, oni  devas vendi la "malsxparitan" sxmirajxon kaj doni la enspezojn  de la vendado al malricxuloj. Oni pensus ke li reale havis la  zorgon de la malricxuloj en sia penso dum li donis la sugeston,  sed estis malkasxita ke li ne havis la zorgon de la malricxuloj  sed sian propran egoisman zorgon. Li nur uzis la malricxulojn  kiel ruzkasxon por sia propra persona zorgo.

      Multaj homoj havas la saman sintenon kiel tiun de Judas  Iskariota. Ili havas bonajn planojn, sugestojn kaj programojn  por la malpli privilegiitoj kaj aliaj cxe vi,  sed multaokaze, la bonefikoj de cxi tiuj bonajxoj  ne estas por la homoj; ilia originala intenco estas ke  ili – la iniciatantoj de la planoj, sugestoj kaj  programoj – havos avantangojn de tia agado.

      Jes, estas bonaj planoj, sugestoj kaj programoj kiuj estas tute desegnitaj por la malpli privilegiitoj kaj aliaj homoj, kaj la iniciatantoj de cxi tiuj planoj, sugestoj kaj programoj havas  autentikan zorgon pri la homoj por kiuj ili estas desegnitaj. Tamen, kiu estas via intenco iniciatante planojn, sugestojn, programojn au ecx  servon por la laboro de Dio? Kies zorgon vi havas iniciatante tiaj planojn, sugestojn, programojn au  servon?

      La skribinto de la libro de la Sentencoj diris, "Cxiuj vojoj de  homo estas gxustaj en liaj okuloj; sed la Eternulo pesas la  korojn" (21:2).

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).



      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Moody friends. Drama queens. Your life? Nope! - their life, your story.
      Play Sims Stories at Yahoo! Games.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.