Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KIES CELO?

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, KIES CELO? Kaj kiam la kreitajxoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por cxiam kaj eterne, la dudek kvar
    Message 1 of 1 , Jun 3, 2007
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      KIES CELO?
      "Kaj kiam la kreitajxoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por cxiam kaj eterne, la dudek kvar presbiteroj falos antau la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antau la trono, dirante: Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio¬Ö" (Apokalipso 4:9-11).
      Antau nelonge dum mi legis la cititan eltirajxon de la Sankta Biblio, mi memoris la draman klarigon de unu el miaj profesoroj dum mi estis en la seminario kiam li instruis al ni pri la kronoj kiujn Kristanoj ricevos kiel rekompencojn kiam Jesuo Kristo revenos. Lau li, la kronoj estos uzitaj por laudi Dion en la cxielo kiel la cxieluloj faras nuntempe en la cxielo.
      Mi havis alian signifon de tiu elitirajxo dum mi pripensis la agon de la cxieluloj - ni devas servi kaj adori Dion per tiuj ajxoj kiujn ni konsideras kiel altevalorajn por ni. Kronoj estas unu el tiuj ajxoj kiujn ni konsideras kiel honorajxojn. Regxoj kaj regxinoj kutime surmetas ilin. Girlandoj estas similajxoj kiujn oni donas kun medaloj al atletoj kiuj triumfas je sportaj agadoj. Ili estas honorajxoj kiujn la posedantoj konservas zorgxe. Tamen, por Kristanoj, cxiu altevalorajxo estas donita cele por servi kaj adori Dion kaj ecx por servi la homaron. Ni ne devas esti egoismaj uzante ilin. La cxieluloj adoras Dion per siaj propraj kronoj.
      Kio estas tio kio estas altevalora por vi? Kies celo estas gxi? Dio donis al vi la ajxon por ke vi povu uzi ilin por adori Lin kaj fari profita al la homaro. Ne gravas kiel altevalora kaj honora tiu ajxo estas gxi ne estas nur por via egoisma celo. Gxi estas donita por la celo de adoro de Dio kaj servo al la homaro.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Take the Internet to Go: Yahoo!Go puts the Internet in your pocket: mail, news, photos & more.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.