Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

NE ESTAS FINITE GXIS ESTAS FINFINE FINITE!

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, NE ESTAS FINITE GXIS ESTAS FINFINE FINITE! Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al
    Message 1 of 1 , May 20, 2007
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      NE ESTAS FINITE GXIS ESTAS FINFINE FINITE!

      "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11).

      Antau nelonge, mi audis ver-vivan historion de iu rekonata pastoro-evangeliisto en mia loko kiu reale tusxis mian koron kaj recertigis tiun dirajxon, "Ne estas finite gxis estas finfine finite". Cxi tiu evangeliisto devenas el tipa joruba medio kie multaj ampleksaj familioj kunlogxas je la sama remparzono. Lia patro havis nur unu edzinon. Li estis la kvina infano el la ok infanoj de siaj gepatroj. Klanestra ofico kiun lia patro heredis startigis la veojn de cxi tiu evangeliisto. Lia patro mortis je la tago de sia kronado. Lia patrino estis en deviga enfermo de vidveco kiam estis konflikto inter unu el liaj gefratoj kaj alia virino en la remparzono. Cxar la patrino subtenis sian filinon dum la konflikto, kaj la patrino kaj la filino mistere mortis tiutage. Post la mortoj de sia gepatroj, cxi tiu evangeliisto kaj liaj aliaj gefratoj eksuferis cxar neniu prizorgis ilin. Cxiu el ili cxesis viziti lernejonunu post la alia.

      Por mallongigi la historion, cxi tiuj gefratoj mortis mistere unu post la alia krom cxi tiu evangeliisto kaj unu el liaj fratinoj. Ambau ili farigxis ribelaj infanoj. La frato farigxis ebriulo, narkotomaliulo, gangstero kaj io alia kion oni povas rilatigi kun tiaj malbonaj kondutoj, dum kiam sxi estis je la domo de sia patro, la fratino naskis kvar infanojn kies patrojn sxi ne povis precize identigi.

      Sed cxi tiuj infanoj de sxi ankau mortis unu post la alia mistere. Je la morto de la lasta infano, la frato de la funebranta fratino promesis mortigi cxiujn virinojn je la remparzono, sed li ne povis efektivigi sian planon kiel lia fratino kiun li provis defendi strange bruligis cxiujn liajn posedajxojn je la domo. El frustracio, li ploris abunde pro sia malfacila situacio kaj tiu de sia fratino.

      Estis je cxi tiu situacio ke Dio sendis al li homon de Dio kiu prenis lin el la domo kaj pregxis por li. Li savigxis je la sava scio de Jesuo Kristo, kaj poste nun farigxas predikanto de la evangelio. Li iris hejmen kaj prenis sian fratinon el la remparzono. La fratino ankau savigxis je la sava scio de Jesuo Kristo, edzinigxis kaj ekvivas normalan vivon. Sxi ankau jam farigxas predikantino de la evangelio. La frato starigis grandan pregxejon kun aliaj filiaj pregxejoj. Li estas unu el la rekonataj pastoro-evangeliistoj en mia loko. Efektive, ne estas finite gxis estas finfine finite!

      Mi dubas cxu via situacio estus tiel malbona kiel tiu antaue mizerulo kiu estas nuntempe evangeliisto kiun Dio uzas por beni milojn da homoj. Pro tio ke vi ankorau estas viva, estas espero. Krome, Dio havas pli bonan estonton por vi. Ne estas finite gxis estas finfine finite!

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).



      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      It's here! Your new message!
      Get new email alerts with the free Yahoo! Toolbar.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.