Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KIEL LONGE?

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, KIEL LONGE? Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos? Kiu helpas min kontrau malbonuloj? Kiu staras apud mi
    Message 1 of 1 , May 13, 2007
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      KIEL LONGE?

      "Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos? Kiu helpas min kontrau malbonuloj? Kiu staras apud mi kontrau malbonaguloj?" (Psalmo 94:3, 16).

      Ne longe dum mi legis la titolojn de iu reta gazeto, mi vidis cxi tiun titolon kiel specialan titolon, "Christians Kidnapped And Forced Into Islam In Northern Nigeria!" [t.e. "Kristanoj Forkaptitaj kaj Perfortitaj en Islamon En Norda Nigxerio!"] Intuicie, mi alklakis la titolon kaj eltrovis kiel la islamanoj en la norda parto de Nigxerio forrabadas kristanajn infanojn kaj perfortadas ilin farigxi islamanoj kasxante ilin de iliaj gepatroj kaj instruante al ili perforte la dogmojn de Islamo. Bedaurinde, la polico estas senhelpa dum la fifarantoj de cxi tiu malbona ago daurigas siajn nefarajn agadojn nekontrolitaj. Gxi estas tia timiga novajxo al mi ke mi kopiis gxin kaj sendis gxin al cxiuj homoj en mia adresolibro kaj tiuj estas la listo de mia Yahoo Messenger. (Legu la novajxon cxe http://www.thetimesofnigeria.com/index.php?option=com_content&task=view&id=1959/.)

      Kvazau cxi tio ne estas suficxa, nur semajno post gxia eldono, estas alia novajxo ke kelkaj islamaj lernantoj mortigis kristanan instruistinon en tiu sama parto de la lando cxar sxi konfiskis kopion de Korano de unu el ili dum ekzameno. La rapida interveno de la polico preventis la okazon de farigxonta tumulto.

       (Legu la plenan novajxon cxe http://www.alertnet.org/thenews/newsdesk/L21562007.htm. Ankau legu rilatan novajxon cxe http://www.sunnewsonline.com/webpages/news/national/2007/mar/28/national-28-03-2007-01.htm). Simila okazo kondukis al la mortoj de multaj homoj kaj la detruado de pregxejoj kaj posedajxoj de kristanoj en tiaj lokoj. Kutime, la polico, kiu konfirmis la mortigon de la ulino, diris ke gxi esploras la krimon. Tiaj esploroj neniam estas decidigaj. Ecx kiam ili estas decidigaj, la fifarantoj kutime estas nepunitaj. Surprize, lau kelkaj homoj, nenio estas malbona je tia kruelegeco!

      La demando kiu cxiam venas en mian penson dum mi audas tiajn novajxojn estas: "Kiel longe dauros cxi tio nekontrolita?" Cxi tio igas min aludi la mesagxon kiun mi sendis post la bombado en Londono je la 7-a de julio, 2005. Jen kelkaj el la demandoj kiujn mi demandis tiam: kiel longe cxi tiuj senkoraj homoj daurigos rompi la korojn de homoj tra la mondo? Kiel longe ili triumfos je siaj barbaraj faroj? Kiel longe ili gxuos en siaj kasxejoj pro iliaj siaj sxajn sukcesoj? Kiu savos la mondon de cxi tiuj teroristoj kiuj igas vivon nesekura? Cxu ili daurigos cxi tiujn senkompatajn farojn libere kaj nepunite? Kiu staros kontrau cxi tiuj homoj kaj vengxos pro la malbonegoj kiujn ili jam faris?

      La psalmisto ankau eldiris similajn demandojn en Psalmo 94 dum kelkaj katastrofoj trafis lian landon. Tamen, li trovis konsolon je Dio, la Jugxanto de la tero. Lin alvokis li en versoj 1-3 levigxi kaj vengxi.

      Interese, en versoj 8-11, li priskribis la sensensecon de cxi tiuj homoj kaj la fakton ke Dio ne estis, kaj ankorau estas, indiferenta al cxi tiuj situacioj. Li donis recertigan fakton en verso 14, "…la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos."

      Kion ajn cxi tiuj teroristoj kaj aliaj malvirtuloj faras, la Eternulo "redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio." (Psalmo 94:23). Tial, se vi faras malbonon, konstatu ke la Eternulo redonos al vi iutage lau viaj faroj.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).



      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      You snooze, you lose. Get messages ASAP with AutoCheck
      in the all-new Yahoo! Mail Beta.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.