Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

SINTENO AL MALAMIKOJ

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, SINTENO AL MALAMIKOJ (CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB? [Serio 6]) Cxu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Au cxu mi estis ravita, se lin trafis
    Message 1 of 1 , May 7, 2007
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      SINTENO AL MALAMIKOJ
      (CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB? [Serio 6])
      "Cxu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Au cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono? Mi ne permesis al mia gorgxo peki per eldiro de malbeno kontrau lia animo¬Ö" (Ijob 31:29-30).
      Alia afero kiun Ijob uzis por defendi sian justecon estis lia sinteno al liaj sxajnaj malamikoj. Li povas diri ke li neniam "gxojis pri malfelicxo de [sia] malamiko" nek "permesis al [sia] gorgxo peki per eldiro de malbeno kontrau [la] animo" de la malamiko (versoj 29-30). La homa naturo igas iun ne nur gxoji pri la malfelicxoj de siaj malamikoj, sed ankau deziri al ili malfelicxojn kaj ecx malbeni ilin. Multaj homoj permesas al cxi tiu homa naturo regi ilin farante tiajn kontrau siaj sxajnaj malamikoj. Tamen, Ijob ne faris tiele.
      Jesuo Kristo instruas, "Vi audis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu viajn malamikojn; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. Cxar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? cxu ne tion saman faras ecx la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? cxu ne tion saman faras ecx la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankau via cxiela Patro estas perfekta" (Mateo 5:43-48). Jesuo montris cxi tion sur la kruco dum Li pregxis por tiuj kiuj krucumis Lin (vidu: Luko 23:34). Stefano, la unua martiro en la historio de la Kristanismo, ankau faris similajxon (vidu: Agoj 7:60).
      Lau Paulo, "Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antau cxiuj homoj. Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj. Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite: Cxe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro. Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. Ne venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono" (Romanoj 12:17-21). Ankau Petro admonis, "Ne repagantaj malbonon kontrau malbono, nek insulton kontrau insulto, sed kontraue benadantaj; cxar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon" (1 Petro 3:9).
      Kio estas via sinteno al viaj sxajnaj malamikoj? Cxu vi amas ilin? Cxu vi pregxas por ili? Cxu vi ne gxojas pri iliaj malfelicxoj kaj ecx deziras al ili pliajn malfelicxojn? Renaskito havos pozitivan sintenon al siaj sxajnaj malamikoj.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Ahhh...imagining that irresistible "new car" smell?
      Check out new cars at Yahoo! Autos.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.