Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

KIU AU KIO ESTAS VIA SEKURECO?

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, KIU AU KIO ESTAS VIA SEKURECO? (CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB? [Serio 5]) Cxu mi faris la oron mia espero, kaj la orbulon mi nomis mia fido? Cxu mi
    Message 1 of 1 , Apr 29, 2007
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      KIU AU KIO ESTAS VIA SEKURECO?
      (CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB? [Serio 5])

      Cxu mi faris la oron mia espero, kaj la orbulon mi nomis mia fido? Cxu mi gxojis, ke mia ricxeco estas granda kaj ke mia mano multe akiris? Kiam mi vidis la lumon brilantan kaj la lunon majeste irantan, cxu tiam sekrete forlogigxis mia koro kaj mi sendis kisojn per mia mano? Ankau tio estus krimo jugxinda, cxar mi forneus per tio Dion en la alto” (Ijob 31:24-28).

      Ijob daurigis sian defendon senkulpigante sin de fido al materiaj posedajxoj au ia ajn speco de idoleco (versoj 24-28). La Sankta Biblio jam antaue priskribis lin kiel la plej ricxan en la oriento (vidu: Ijob 1:3) pro liaj materiaj posedajxoj. Ankau, kiel iu kiu vivis supoze en la orienta parto de de Palestino dum kaj kie la adorservo al Javeo ne estis komuna, li devis esti je la adorservo de cxiuj specoj de idoloj kaj dioj por kiuj la homoj de lia tempo estis konataj. Tamen, li povis fieri ke li nek fidis al siaj materiaj posedajxoj nek adoris ion alian krom la vera Dio. Ne miride, Dio povis fieri pri li dum Satano venis al Li (Ijob 1:8; 2:3).

      Oni ne povas diri cxi tion pri multaj homoj nuntempe cxar ili jam fidas al mondajxoj kiel materiaj posedajxoj, edukado, influo de aliaj notindaj homoj kaj tiel plu. La Sankta Biblio diras, “Tiele diras la Eternulo: Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata” (Jeremia 17:5-6).

      Kio pri homoj kiuj forlasas Dion sian Kreinton kaj daurigas adori kreitajxojn? Paulo diris jene pri ili: “Cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis. Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis, kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj. Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem; kiuj sxangxis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitajxojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen” (Romanoj 1:21-25). Tiaj homoj abundas nuntempe.

      Kiu au kio estas via sekureco? Je kiu au kio vi fidas? Cxu en materiaj posedajxoj, edukado, okupo, tempo, sporto, plezuro, reputacio, ofico, viaj infanoj, via edz(in)o, alia notinda homo, iu afero au ecx VI? Via sekureco kaj fido estu nur al Dio la Kreinto de la cxieloj kaj la tero.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).



      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Ahhh...imagining that irresistible "new car" smell?
      Check out new cars at Yahoo! Autos.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.