Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

KIEL MALAVARA VI ESTAS?

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, KIEL MALAVARA VI ESTAS? (CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB? [Serio 4]) Cu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Au cu mi turmentis la okulojn de vidvino?
    Message 1 of 1 , Apr 22, 2007
      Estimataj,
      KIEL MALAVARA VI ESTAS?
      (CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB? [Serio 4])
      "Cu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Au cu mi turmentis la okulojn de vidvino? Cu mian panpecon mi mangis sola? Cu ne mangis de gi ankau orfo? Car detempe de mia juneco mi estis kiel patro, kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto. Kiam mi vidis malfeliculon sen vesto, kaj malriculon sen kovro, cu tiam ne benis min liaj lumboj, cu li ne estis varmigata per la lano de miaj safoj? ...Cu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigus de lia karno! Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj…" (Ijob 31:16-32).
      En la dauro de sia defendo Ijob fieris pri sia malavareco al la senhavuloj (versoj 16-23). Cxi tiu malavareco estis etendita al kaj anoj de lia domanaro kaj fremduloj (versoj 31-32). Lia malavareco, kiel ni povas vidi gxin de tiuj versoj, korektas la malpravan opinion de kelkaj homoj ke oni povas doni nur monon por montri la ago de malavareco. Malavara donado entenas aferojn pli ol mono. Gxi entenas aliajn rimedojn, tempon kaj ecx vivon kiun Dio jam donis malavare al ni.
      Antaue cxi-jare mi predikis pri malavara donado. Mi kopiu parton de tiu prediko cxi tie: la Nova Testamento donas eksplicitajn instruojn pri donado (Agoj 4:32-35; 2 Korintanoj 9:6-12; Galatoj 6:6; Filipianoj 4:14-19). La maniero de cxi tiu donado devas esti je (a) unue donado de SI MEM (2 Korintanoj 8:5); (b) tio pri kio, kiom eble, neniu alia homo scias (Mateo 6:1-4); (c) donado en amo (1 Korintanoj 13:3); (cx) lau onia kapablo (Agoj 11:29); kaj (d) sen malbonvolo (2 Korintanoj 9:5, 7).
      La mezuro de la donado de la Nova Testamento estas SENLIMA – ju pli vi donas, des pli vi ricevas de Dio (Luko 6:38; 2 Korintanoj 9:6). La dekonajxo estas la bona loko kie oni povas komenci programon por kristana mastrumado. Tamen, gxi ne devus halti tie. Dio estas preta beni nur tiujn kiuj donadas malavare al la bezonantoj kaj la afero de la evangelio. Multaj homoj jam senigas SIN MEM de la benoj de Dio dum ili ne donas malavare el siaj posedajxoj.
      Ijob estis malavara al tiuj kiuj havis mankon cxe li. Cxu vi?
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Ahhh...imagining that irresistible "new car" smell?
      Check out new cars at Yahoo! Autos.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.