Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Mesagxo de Pastoro Afolaranmi

Expand Messages
  • Jerald Veit
    Estimataj, DIO, DANKON PRO PACXJO Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; cxiam lauxdo por Li estos en mia busxo (Ps. 34:1). Dankante Dion, la Patron, cxiam
    Message 1 of 1 , Sep 6, 2003
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      "DIO, DANKON PRO PACXJO"

      "Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; cxiam lauxdo por Li estos en mia busxo" (Ps. 34:1).

      "Dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo" (Efesanoj 5:20).


      Dum niaj familiaj diservoj, la pregxo de mia tri-jara filo cxiam instigas min. "En la nomo de Jesuo," li kutime komencas, "Dio, dankon pro pacxjo, Dio, dankon pro panjo, Dio, dankon pro Ife [lia pli juna fratino], Dio, dankon pro onklo, Dio, dankon pro onklino, Dio, dankon pro avino…." Post dankante Dion pro tiel multaj homoj kiel li rememoris nome, li finis sian pregxon. Li ne rememoris mencii sian nomon multokaze.  -- Kio pri mia pregxo? "Eternulo, faru cxi tion por mi." "Dio, mi bezonas tion." "Dio, provizu cxi tion por mi." Kia egoisma mi estas!

      Dum mia penso pri cxi tio iam, tiuj du versoj de la Biblio cititaj supre venis en mian penson. Oni devas doni dankon al Dio pro cxio kaj cxiu. La Biblio diras, "…pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi" (1 Tesalonikanoj 5:18).

      Lauxdo kaj danko agnoskas la grandegon de Dio super niaj problemoj. Ili enfokusigas nian atenton al Tiu Kiu Dio estas, ne al la grandeco de nia problemoj. Ili centrigas niajn pensojn sur la bonecon de Dio.

      Lernu danki Dion en viaj pregxoj. Ankaux lernu pregxi por aliaj homoj kiujn vi konas. Ne estu egoisma.

      Dio, dankon pro cxiuj homoj kiuj legas cxi tiun mesagxon!

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
       
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.