Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

JUSTECO FLUU KIEL AKVO

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, JUSTECO FLUU KIEL AKVO (CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB? [Serio 3]) Cxu mi malsatis la rajton de mia servisto au de mia servistino, kiam ili havis
    Message 1 of 1 , Apr 15 7:41 AM
    • 0 Attachment
      Estimataj,
      JUSTECO FLUU KIEL AKVO
      (CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB? [Serio 3])
      Cxu mi malsatis la rajton de mia servisto au de mia servistino, kiam ili havis jugxan aferon kun mi? Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam li esplordemandus? Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankau lin" (Ijob 31:13-15).
      Unu el la virtoj de Ijob kiu igis lin justa, kaj kiun li uzis por defendi sin, estas justeco. Ijob parolis pri kiel li ne traktis siajn geservistojn maljuste dum ili havis jugxan aferon kun li (versoj 13-15). Ordinare, Ijob povis esti maljusta al ili, sed li estis justa al ili cxar li sciis ke estis la sama Dio kiu kreis lin kaj cxi tiujn geservistojn.
      Justeco estas termino kiu temas pri inklino kaj kondukto. Gxi ne nur estas respekto por la rajtoj de aliaj homoj, kiel tiu de vivo, posedajxo, kaj reputacio; je la plej largxa senso, gxi inkluzivas la propran rekonon de la devo de homo al Dio. Je la pli largxa senso, justeco ne estas donado al aliaj de iliaj rajtoj, sed gxi entenas la aktivan devon starigi iliajn rajtojn.
      Tamen, nia socio nuntempe estas simila al la malnova Juda socio kie "...forturnigxis malantauen la justeco, kaj la virto staras malproksime; cxar la vero faletis sur la strato, kaj la gxusteco ne povas veni. Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco" (Jesaja 59:14-15). Homoj ne plu estas pretaj subteni justecon al aliaj homoj. Multaj homoj prizorgas tion kio profitogas ilin ecx dum gxi ofendas aliajn homojn cxe ili. Ili ne prizorgas protekti la intereson de aliaj homoj.
      Tamen, la rekompencoj de Dio venas al tiuj kiuj faras justecon je siaj faroj kun aliaj homoj. Tio estis la kialo kial profeto Amos konsilis, "Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento (Amos 5:24). Ijob estis justa ecx al siaj geservistoj. Estu preta fari justecon al homoj cxe vi hodiau. Dio rekompencos vin grande pro tio.
      Je la servo de Dio,
      Bayo Afolaranmi (Pastoro).


      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Ahhh...imagining that irresistible "new car" smell?
      Check out new cars at Yahoo! Autos.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.