Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

LA IRONIO DE MORTO

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, LA IRONIO DE MORTO Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko
    Message 1 of 1 , Feb 25, 2007
      Estimataj,

      LA IRONIO DE MORTO

      "Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo; sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo" (1 Korintanoj 15:55-57).

      Morto estas unu el la temoj pri kiuj homoj apenau diskutas krom kiam gxi okazas.  Ecx predikantoj apenau faras gxin kiel la temon de siaj predikoj je ordinara situacio. Predikoj pri morto estas auditaj dum funebraj diservoj kaj la paska periodo dum gxi estas parto de la temoj por la sezono. Tamen, morto estas unu el la neeviteblaj aferoj kiuj al la homaro. Iu iam gxuste diris ke morto estas sxuldo kiun cxiu devas pagi iutage.

      Morto estas la cxefa sekvo de peko sur homaro (Romanoj 6:23). Biologie, natura morto estas la cxeso de cxiuj biologiaj funkcioj de homa korpo. Kulture, gxi estas la foriro al la prapatra mondo. Filozofie gxi estas la libereco el la sklaveco de la korpo. Teologie, gxi estas ripozo, dormo au trairejo al la transmondo. Dio estas ironie cxar estas malgxojo kaj gxojo je gxi. Kiuj estas la malgxojo kaj gxojo de morto?

      Mi koncize donu kelkajn faktojn kiuj igas morton malgxoja: unue, gxi okazas subite kaj neatendite. Due, gxi estas neevitebla. Trie, oni ne haltigas gxin. Cxiu mortos iutage (Ijob 14:1-6, 10-12; Predikanko 2:16; 6:8; Psalmo 49:10; Hebreoj 9:27). Kvare, nek homoj vidos nek gxuos la kunecon de tiaj mortintaj homoj. Kvine, estas timo de la nescio por homoj forlasitaj. Sese, homoj ne estas certaj pri la estonto de siaj amataj mortintoj.

      Tamen, morto estas afero de gxojo por tiuj kiuj mortis en la Sinjoro cxar gxi estas venko en Jesuo Kristo (1 Korintanoj 15:55-57). Jesuo Kristo jam havis venkon kontrau morto sur la kruco relevigxante de la mortintoj, kaj Li jam garantiis la saman venkon por iu ajn kiu kredas je Li (Johano 11:25-26). Morto estas fino de doloro kaj sufero por multaj homoj, precipe tiuj kiuj havas dauran malsanon. Ecx por sana homo, morto cxesigas cxiujn aliajn dolorojn kaj suferojn de cxi tiu pek-malpurigita mondo (Romanoj 8:18-23). Morto estas ankau gajno por kredantoj je Jesuo Kristo (Filipianoj 1:21-23; 2 Korintanoj 5:8). Morto estas gxoja afero cxar gxi transformas niajn koruptebalajn korpojn al nekorupteblaj korpoj (1 Korintanoj 15:42-44). Efektive, la korpoj de kristanoj estas transformitaj al gloraj korpoj.

      Dio ne faras kontrau Sia dia volo. Li jam avertis Adamon kaj Efan ke se ili malobeus Lin, ili mortus. Ili ja malobeis, kaj ili tuj mortis spirite kaj poste mortis nature. Malgrau cxi tio, Dio havas specialan planon por cxiu el ni. Li ne estas kaptita nekonscie pri la morto de iu ajn (Luko 12:7; 21:18). Kaj Li havas celon kaj tempon por cxio, inkluzive de morto (Predikanto 3:1, 2, 14; 7:14; 8:6; Romanoj 8:28).

      Jes, estas malgxojo kaj gxojo je morto. Tamen iu ajn kiu ne akceptas Jesuon Kriston kiel lian/sxian personan Savinton kaj Sinjoron ne povas sperti la gxojon de morto. Estas nenia espero por tiaj homoj (Jesaja 38:18; Predikanto 9:10; Luko 16:26-31). Tamen, Jesuo Kristo diris en Johano 11:25-26, Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos, kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos." Estas espero por la mortintoj en Kristo. Ili havas gxojon ke ili jam iris por esti kun la Sinjoro. Ili ja spertas la venkon de Jesuo Kristo kontrau morto. Efektive, estas grande morti en Kristo! "Felicxaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro" (Apokalipso 14:13). Tio estas la ironio de morto.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      Mi konscie mallongigis cxi tiun mesagxon por konformigi gxi al la kutima longo de mia semajnaj mesagxoj. Se vi bezonas la plenan tekston de la mesagxo en la angla, kontaktu min rekte je <spiritualdigest@...>. Dio benu vin!

      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Never miss an email again!
      Yahoo! Toolbar
      alerts you the instant new Mail arrives. Check it out.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.