Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

“SPIRITA NUTRAJXO” JE 4! (KION VI VIDAS?)

Expand Messages
  • Bayo Afolaranmi
    Estimataj, “SPIRITA NUTRAJXO” JE 4! (KION VI VIDAS?) “Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo,
    Message 1 of 1 , Feb 18, 2007
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      “SPIRITA NUTRAJXO” JE 4! (KION VI VIDAS?)

      “Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn" (Psalmo 103:1-2).

      La reta servo nomita angle “Spiritual Digest” estas precize kvarjara hodiau (la 18-an de februaro, 2007) (la esperanta versio “Spirita Nutrajxo” komencigxis poste). La servo kiu komencigxis en la angla kun 47 homoj nun havas milojn da homoj tra la mondo kiel siajn semajnajn ricevantojn. La listo kreskas cxiutage!

      Cxiu gloro estu al la Dio Cebaot. Mi ja laudas Lin cxar gxis cxi tie Li jam helpas min! Eben-Ezer! Mi dankas Lin pro la taskoj kiujn mi plenumas cxiutage predikante al, pregxante por, kaj konsilante homojn rete tra la mondo.

      Estas multaj homoj kiujn Dio uzis, kaj ankorau uzas, por daurigi la retan servon. Homoj kiuj pregxas kun mi, homoj kiuj kuragxigas min per siaj reagoj al miaj semajnaj predikoj, homoj kiuj subtenas min finance, kelkaj homoj kiuj dedicxas siajn multevalorajn tempojn por tralegi kaj korekti la predikojn (precipe la esperantajn versiojn) antau ol mi sendas la predikojn, kaj ecx homoj kiuj kritikas min – mi estas tre dankema al vi cxiuj. Mi speciale danku cxiujn kiuj jam faris gxin kiel devon plusendi cxi tiujn semajnajn predikojn al aliaj homoj. Vi estas gekunuloj en progreso je la reta servo.

      Mi ankorau bezonas viajn pregxajn subtenadojn kaj vortojn de kuragxigxo dum mi daurigas cxi tiun retan servon. Precipe mi petas vian sinceran PRIJUGXON de cxi tiu reta servo – la forto, la malforto, la bono, la malbono, kaj ecx la plejmalbono de la servo. Cxi tio helpos al min plibonigi la servon.

      MI ANKAU ANONCAS LA LANCXON DE NOVA RETEJO POR LA SERVO EN LA ANGLA. IU KIU JAM ESTIS BENITA PER LA SERVO DONIS LA RETEJON POR LA SERVO. LA ADRESO ESTAS WWW.AFOLABAYO.ORG. VIZITU GXIN POR SCII PLUE PRI MI KAJ LA SERVO. DIAVOLE, LA ESPERANTA VERSIO DE LA RETEJO ESTOS LANCXITA BALDAU. DIO POVOS UZI VIN.

      Kiel rimedo de celebrado de la datreveno, mi decidis uzi la unuan kaj unu el la plej bonaj predikoj kiel la predikon por cxi tiu semajno. Interese, cxi tiu traduko estas la unua en la Esperanto. Jen gxi:

      Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...> wrote:
      Date: Tue, 18 Feb 2003 00:19:05 -0800 (PST)
      From: Bayo Afolaranmi
      Subject: WHAT DO YOU SEE?
      To:
       

      KION VI VIDAS?

      “Kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankau en iliaj okuloj" (Nombroj 13:33).

      “La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas tre, tre bona… kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin" (Nombroj 14:7, 9).

      Cxi tiuj estis la opinioj de du grupoj kiuj iris esplori la landon Kanaan. Sendube, la du grupoj diris la absolutajn aferojn kiujn ili vidis en la lando. La unua grupo estas la karna vido kiu ne vidis preter la ordinarajxo, dum la dua estas la spirita vido kiu vidis la eksterordinarajxon.

      KION VI VIDAS EN VIA SITUACIO? Cxu gxi estas la ordinarajxo au la eksterordinarajxo? Se vi vidus nur vian situacion, vi vidas nur la ordinaron, sed se kredus, vi vidos preter via situacio. Jesuo diris al Marta, “Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40). Kaj Paulo atestis, “Ni iradas fide, ne vide" (2 Korintanoj 5:7).

      VIDU PRETER LA ORDINARAJXON KREDANTE JE LA ETERNULO KE LI HELPOS AL VI, KAJ LI ESTOS GLORITA JE VIA VIVO.

      Pregxu ke mi povos dauri sendi predikojn kiel cxi tion, tiun kaj plusendu ilin al viaj amikoj. Dio benu vin dum vi faras tion. Amen.

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      PS
      Bonvolu sendi viajn reagojn al cxi tiu mesagxo rekte al me cxe <spiritualdigest@...>. Dio benu vin!



      ___________________
      Bayo Afolaranmi (Pastor).
      +234 805 515 9591
      http://www.afolabayo.org/
      http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

      "I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


      Be a PS3 game guru.
      Get your game face on with the latest PS3 news and previews at Yahoo! Games.
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.