Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

ALVENU KUN KURAGXO

Expand Messages
  • Adebayo Afolaranmi
    Estimataj, ALVENU KUN KURAGXO Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo (Hebreoj 4:16).
    Message 1 of 2 , Dec 28, 2003
    • 0 Attachment
      Estimataj,

      ALVENU KUN KURAGXO

      "Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton
      kaj trovu gracon por gxustatempa helpo" (Hebreoj 4:16).

      "En kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al Li"
      (Efesanoj 3:12).

      Finfine, cxi tiu malnova jaro fini^gas! La nova jaro venos kun multaj
      esperoj kaj atendoj. Cxu ni devas timi? Nepre ne! Cxar ni servas al Tiu kiu
      tenas la estonton. Ni povas kanti kun la himnverkisto angle, "Because He
      lives I can face tomorrow. Because He lives all fear is gone. Because I know
      He holds the future, And life is worth the living, just because He lives."
      (Esperante "Cxar Li vivas mi povas alfronti morgauxon. Cxar Li vivas cxiu
      timo estas for. Cxar mi scias ke Li tenas la estonton, Kaj la vivo estas
      vivinda gxuste cxar Li vivas.)

      Honeste rigardu vin mem. Cxu cxi tiu pasinta jaro estis malfelicxiga por vi?
      Alkrocxigxu vin al Dio por pli bona, pli granda afero en la venonta jaro.
      Cxu vi estis malkontenta pri io cxi tiun jaron? La venonta jaro estos
      asignita jaro por bonajxo por vi.

      Tio, kion vi bezonas, estas alveni kun kuragxo al la trono de graco kaj
      sciigi viajn dezirojn al Dio. Estu libera en Lia cxeesto. Jesuo Kristo
      diras, "Gxis nun vi petis al vi en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke
      via gxojo estu plena" (Johano 16:24). Diru al Li tion, kion vi volas, ke Li
      faru por vi en la jaro 2004, kaj kredu ke Li faros gxin.

      "Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la sango de
      Jesuo, per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la
      kurteno, tio estas, lia karno, kaj havante grandan pastron super la domo de
      Dio, NI ALPROKSIMIGXU KUN SINCERA KORO, EN PLENECO DE FIDO, kun niaj koroj
      aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo
      pura; ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; CXAR LA
      PROMESINTO ESTAS FIDELA" (Hebreoj 10:19-23).

      Dio atendas vin. Vi bezonas enveni Lian cxeeston kun certeco ke Li neniam
      rifuzas bonajxojn de vi cxi tiun venontan jaron.

      Felicxan Novjaron (2004) antauxe!

      Je la servo de Dio,

      Bayo Afolaranmi (Pastoro).

      _________________________________________________________________
      The new MSN 8: advanced junk mail protection and 2 months FREE*
      http://join.msn.com/?page=features/junkmail
    • Bayo Afolaranmi
      Estimataj, ALVENU KUN KURAGXO Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo (Hebreoj 4:16).
      Message 2 of 2 , Dec 29, 2012
      • 0 Attachment
        Estimataj,
        ALVENU KUN KURAGXO
        "Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo" (Hebreoj 4:16).
        "En kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al Li" (Efesanoj 3:12).
        Finfine, cxi tiu malnova jaro finigxas! La nova jaro venos kun multaj esperoj kaj atendoj. Cxu ni devas timi? Nepre ne! Cxar ni servas al Tiu kiu tenas la estonton. Ni povas kanti kun la himnverkisto angle, "Because He lives I can face tomorrow. Because He lives all fear is gone. Because I know He holds the future, And life is worth the living, just because He lives." (Esperante "Cxar Li vivas mi povas alfronti morgauxon. Cxar Li vivas cxiu timo estas for. Cxar mi scias ke Li tenas la estonton, Kaj la vivo estas vivinda gxuste cxar Li vivas.)
        Honeste rigardu vin mem. Cxu cxi tiu pasinta jaro estis malfelicxiga por vi? Alkrocxigxu vin al Dio por pli bona, pli granda afero en la venonta jaro. Cxu vi estis malkontenta pri io cxi tiun jaron? La venonta jaro estos asignita jaro por bonajxo por vi.
        Tio, kion vi bezonas, estas alveni kun kuragxo al la trono de graco kaj sciigi viajn dezirojn al Dio. Estu libera en Lia cxeesto. Jesuo Kristo diras, "Gxis nun vi petis al vi en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena" (Johano 16:24). Diru al Li tion, kion vi volas, ke Li faru por vi en la jaro 2013, kaj kredu ke Li faros gxin.
        "Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, NI ALPROKSIMIGXU KUN SINCERA KORO, EN PLENECO DE FIDO, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura; ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; CXAR LA PROMESINTO ESTAS FIDELA" (Hebreoj 10:19-23).
        Dio atendas vin. Vi bezonas enveni Lian cxeeston kun certeco ke Li neniam rifuzas bonajxojn de vi cxi tiun venontan jaron.
        Felicxan Novjaron (2013) antauxe!
        Je la servo de Dio,
        Bayo Afolaranmi (Pastoro).
        PS
        Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 28-a de decembro 2003.

        Bayo Afolaranmi (Pastoro).
        +234 805 515 9591
        +234 816 304 5450
        http://www.thewordthruthenet.org/
        http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
        http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
        http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

        "Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed  ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos  glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA  VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).

      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.